Briñas [BRInjas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ La urba kerno estas inter meandro de la rivero Ebro (sude) kiu separas ĝin disde Haro kaj la limo kun la eŭska provinco Alavo (norde).

Briñas
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26290
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 182  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 2° 50′ U (mapo)42.601111111111-2.8313888888889Koordinatoj: 42° 36′ N, 2° 50′ U (mapo) [+]
Alto 451 m [+]
Areo 2 km² ( 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Briñas (Provinco Rioĥo)
Briñas (Provinco Rioĥo)
DEC
Briñas
Briñas
Situo de Briñas
Briñas (Hispanio)
Briñas (Hispanio)
DEC
Briñas
Briñas
Situo de Briñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Briñas [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Briñas.
Sonorilturo de Briñas.

Ŝajne iam estis sanktejo de keltiberoj kaj eble romia vilao ĉe la meandro.

En la 11-a jarcento ĝi apartenis al la monaĥejo de Leyre.

La loko aperas en tiamaj dokumentoj kiel Brinias kaj Bringas.

Post la forpelo de judoj el Hispanio la meandro senloĝiĝis kaj estis konflikto kun Haro kiu dekomence akiris la areon ĝis okazis sendependeco kaj oni atingis propran municipon kaj municipan teritorion en 1632.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj de 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 394 loĝantoj ĝis nunaj 187.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, vinkeloj, pilorio, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.