Briançon
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Briançon (stacidomo). |
Briançon [bʁijɑ̃sɔ̃] (jen france kaj okcitane) estas franca komunumo kaj subprefektejo de Francio. Ĝi situas en la departemento Altaj Alpoj (france Hautes-Alpes, okcitane Auts Aups), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ). Fine de 2021 en la komunumo vivis 10 561 loĝantoj, en 2010 esis 11 627.[1]
Briançon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
La preĝejo Notre-Dame-et-Saint-Nicolas
| |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Hautes-Alpes (Altaj Alpoj) | ||||
Arondismento | Briançon | ||||
Kantono | ' | ||||
| |||||
INSEE kodo | 05023 [+] | ||||
Poŝtkodo | 05100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 561 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 376 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 54′ N, 6° 38′ O (mapo)44.8958333333336.635Koordinatoj: 44° 54′ N, 6° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 325 m [+] | ||||
Areo | 28,07 km² (2 807 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Briançon [+] | |||||
Briaçon havas fortikaĵon verkitan de Vauban. Ekde 2008 ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko kune kun 11 aliaj fortikaĵoj, kadre de la fortikaĵoj de Vauban[2].
Geografio redakti
Briançon situas en Alpoj, ĉe la kunfluejo de la riveroj Durance, Guisane kaj Cerveyrette, kelkajn kilometrojn okcidente de la itala landlimo.
Monumentoj redakti
Al la Monda heredaĵo de Unesko apartenas pluraj konstruaĵoj de la fortikaĵo de la urbo: la urba ĉirkaŭmuro, la fortikaĵoj Fort des Salettes, Fort des Têtes, Fort du Rondouillet, Communication Y kaj la ponto de Asfeld.
La preĝejo Notre-Dame-et-Saint-Nicolas de Briançon estis konstruita inter 1705 kaj 1718. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1931[3].
Referencoj redakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 05023-Briançon (france). Alirita 3-an de septembro 2013.
- ↑ Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 3-an de septembro 2013.
- ↑ Collégiale Notre-Dame puis église paroissiale Notre-Dame et Saint-Nicolas (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 3-an de septembro 2013.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo
- Turismo en Briançon Arkivigite je 2015-10-13 per la retarkivo Wayback Machine