Brian A. Skiff

usona astronomo

Brian A. SKIFF estas usona astronomo. Li laboras en la Observatorio Lowell de 1976.

Li kunmalkovris plurajn kometojn, inter kiuj la periodajn kometojn 114P/Wiseman-Skiff (kun Jennifer Wiseman) kaj 140P/Bowell-Skiff (kun Edward L. G. Bowell).

Li malkovris ankaŭ 57 asteroidojn inter kiuj la trojan asteroidon (15398) 1997 UZ23. Laborante en la projekto LONEOS, li remalkovris en oktobron 2003 la asteroidon 69230 Hermeso, malkovrita de Karl Wilhelm Reinmuth en 1937 kaj longtempe perdita; kaj malkovris la apohelan asteroidon 2004 JG6 la 11-an de majo 2004.

La asteroido 2554 Skiff estas tiel nomita en lia honoro.

Krom astronomo, Brian A. Skiff estas volejbalisto de la sumera teamo de Mars Hill.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti