Brian G. W. Manning

Brian G. W. MANNING estas brita amatora astronomo naskiĝinta la 14-an de majo 1926 en Birmingham (West Midlands, Anglio), mortinta la 10-an de novembro 2011.[1]

Brian G. W. Manning
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1926 (1926-05-14)
en Birmingham
Morto 10-an de novembro 2011 (2011-11-10) (85-jaraĝa)
en Worcestershire
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li fabrikis sian unuan spegulon per vitra rompaĵo forblovita de bomb-eksplodo sur la fabriko, kie laboris sia patro dum la dua mondmilito.

Li komencis labori kiel teknika desegnisto, poste kiel fakulo pri metrologio en la universitato de Birmingham. En la 1950-aj jaroj, li konstruis en sia propra ateliero precizan maŝinon kondukita per interfero, kiu permesas fabriki interferajn retojn de 3 per 2 coloj.

En 1990 li ricevis la Premion H.E Dall de la British Astronomical Association.

Li malkovris 19 asteroidojn[2] elde la observatorio de Stakenbridge (proksime de Stourbridge). La asteroido 3698 Manning[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti