Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Brian MOON (esperantigite Brajan MUN) estas emerita profesia tradukisto laborinta ĉe la Eŭropa Komisiono en Luksemburgo; li tradukas interalie el baltaj lingvoj. Denaske li estas brito. Li estas interalie vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Luksemburga Esperanto-Asocio kaj prezidanto de SYM (Société Yvonne Martinot, asocio mastrumanta la kulturcentron Kvinpetalo en Bureso). Li estas unu el la lingvaj reviziantoj de la revuo Monato.

Brian Moon
Brian Moon en decembro 2017
Brian Moon en decembro 2017
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1947 (1947-05-08) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco brito
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Luksemburgo
Familio
Edz(in)o Claude Nourmont
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Li estis edzo de Claude Nourmont.