Briketo estas malgranda brikoforma objekto, precipe el kunpremita pulvoro de terkarbo. Tiukaze ĝi estas ovo aŭ brikoforma kaj estis produktita el nigra terkarbo kun aldono de ligaĵo kiel peĉo, gudro . La briketo el bruna terkarbo estas produktita sen ligaĵa aldono, nur per granda premo.

Oni kunpremas la pulvoron de nigra terkarbo en temperaturo de 100 °C, poste malvarmigas la briketon. La produktado de briketo el bruna terkarbo okazas seke, sen aldono de peĉo kaj en ĉambra temperaturo.

La briketoj estis bone uzeblaj en lokomotivoj kaj vaporŝipoj. Por la domoj oni uzas la nukso- kaj ovoformajn briketojn.

Moderna formo de briketo povas estis produktita eĉ el aliaj pulvoraj materialoj kiel segpulvoro, plantaj restaĵoj kaj malnovaj paperoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti