Brilaĵeto estas disketforma ornamaĵo sur vestoj. Nuntempe ili precipe estas faritaj el plasto, sed en pasinteco ili konsistis el maldika disketo de perlamoto, arĝento aux briloraĵo. Ankaŭ etaj butonoj, konkoj, speguloj kaj moneroj povas utili kiel brilaĵeto.

Orkoloraj brilaĵetoj sur baleta ŝuo.

Brilaĵetoj aĉeteblas en multaj koloroj kaj formoj. Ili estas aplikataj sur vestaĵoj, mansakoj, ŝuoj kaj multaj aliaj akcesoraĵoj.

Brilaĵetoj kun facetoj.

Brilaĵetoj havas trueton en la mezo, sed ankaŭ estas rondaj ornamaĵoj kun trueto je unu flanko. Tiuj povas esti fiksataj tiel, ke ili facile povas moviĝi, tial la brilanta efiko pligrandiĝas. Pro la sama kaŭzo kelkaj brilaĵetoj estas faritaj kun facetoj.

Historio redakti

Estas indikoj ke oraj brilaĵetoj jam estis uzataj en 2500 a.K por ornami vestojn kaj aliaj objektoj en la Indusa valo.