Brilvosta muŝkaptulo

La Brilvosta muŝkaptulo Eumyias albicaudata estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj. Tiu ĉi estas endemio kun tre limigita teritorio en la montetoj de suda Barato kaj pli precize ĉe la montara regiono de Nilgiri aŭ Nilgirioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brilvosta muŝkaptulo
Brilvosta muŝkaptulo, masklo
Brilvosta muŝkaptulo, masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Eumyias
Specio: E. albicaudata
Eumyias albicaudata
(Jerdon, 1840)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nilgiri Flycatcher by N.A. Naseer

La Brilvosta muŝkaptulo estas 15 cm longa birdo. La tuta plumaro estas malhele indigablua kiu iĝas lazura aŭ marblua en frunto ĉe maskloj dum ĉe inoj la supra plumaro estas malhelgriza kun malhela makulo ĉe la vostobazo. La bekon estas franĝita per harplumetoj. Kvankam la latina scienca nomo de la specio albicaudata signifas “blankavosta”, tio en estas reala: krom la ĝenerala blua koloro estas fona nuanco bruna en flugiloj kaj vosto, dum blankeca estas nur la suba ventro, kies blanko iam iel povus esti asimilita al la vosto, kiu siaflanke ja iom brilas pro la kontrasto inter la bruna nuanco kaj la blua supra koloro. Krome kiel la aliaj specioj de la genro, ankaŭ tiu havas nigran strion el la nigra beko al la nigraj okuloj.

La reprodukta sezono daŭras el marto al aprilo. Ili nestumas en deklivotruo aŭ inter rokoj; la ino demetas 3 ovojn. [1]

Referencoj redakti

  1. Popular Handbook of Indian Birds de Hugh Whistler

Eksteraj ligiloj redakti