Brindizio

komunumo de Italio
(Alidirektita el Brindisi)

Brindizio (itale kaj oficiale Brindisi [brindisi]) estas komunumo en Italio kun ĉirkaŭ naŭdek mil loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma Provinco de Brindizio, en la sudorienta regiono Apulio.

Brindizio
urbeto • komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Apulio
Provinco BR Brindizio
Geografia situo 40° 38′ N, 17° 56′ O (mapo)40.63333333333317.933333333333Koordinatoj: 40° 38′ N, 17° 56′ O (mapo)
Alto super marnivelo 15 m
Areo 328 (2005) km²
Loĝantaro 82 694 (2023)
Loĝdenso 248 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Tuturano (2005)
Najbaraj komunumoj Carovigno, Cellino San Marco, Latiano, Mesagne, San Donaci, San Pietro Vernotico, San Vito dei Normanni (2005)
Patrono San Lorenzo da Brindisi
Festa tago 1-a de septembro
Nomo de loĝantoj brindisini
Poŝtkodo 72100
Imposta kodo B180
Kodo laŭ ISTAT 074001
Telefona prefikso 0831
Retpaĝo http://www.comune.brindisi.it/
Loko en mapo
vdr

Ĝi situas ĉe la Adriatika marbordo.

Historio redakti

 

Brindizio estis ĉefurbo de Mesapio (sub la nomo Brunda = cerva kapo), ĝis kiam en 267 a.K. konkeris ĝin la romianoj, kiuj nomis ĝin Brundisium. Ĝi evoluis al haveno signifa por veturoj orienten kaj de 190 a.K. estis ligita kun la (okcident-borda) Romo per plilongigo de Via Appia, la plej grava imperia vojo (regina viarum = reĝino de la vojoj).

La urbe frue iĝis kristana episkopejo kaj misia centro por suda Apulio.

Post konkero fare de gotoj ĝi estis en 6-a jarcento ĝi estis prenita de Bizanco. En 674 detruis ĝin longobardoj. Post rekonkero fare de Bizanco kaj konkero fare de normanoj (1070) ĝi estis regata de variaj posedantoj, inter ili Venecio kaj Hispanio.

Inter 1707 kaj 1734 ĝi apartenis al Aŭstrio-Hungario, poste al la burbonoj kaj ek de 1861 al ekestanta Italio.

Dum la Dua mondmilito, kiam post la itala kapitulaco je la 8-a de septembro 1943 germanaj trupoj ankoraŭ regis Romon, Brindizio dum kelkaj monatoj estis ĉefurbo de (la suda parto de) Italio, kiel rezidejo de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj registarestro marŝalo Pietro Badoglio. Je la 12-a de februaro 1944 la ĉefurbeco transiris al Salerno.

La cerva kapo nun estas parto de la blazono de Brindizio.

Unuiĝintaj Nacioj redakti

En Brindizio troviĝas Loĝistika Bazo (UNLB) de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la UN-a Humaneca Reaga Deponejo (UNHRD).

Esperanto redakti

Fondiĝis loka esperanto-grupo tie en 1922.

Kuriozaĵo redakti

"Brindisi" (BRINdizi) estas ankaŭ itala vorto kaj signifas "tosto".

Eksteraj ligiloj redakti