Brita Agrikultura Revolucio

La Brita Agrikultura Revolucio estis la senprecedenca pliiĝo en agrikultura produktado en Britio pro pliiĝoj en labora kaj tera produktivecoj inter la mezo de la 17-a kaj fino de la 19-a jarcento. Agrikultura produktado kreskis pli rapide ol la loĝantaro dum tiu jarcento ĝis 1770, kaj poste produktiveco restis inter la plej altaj en la mondo. Tiu pliiĝo en la manĝaĵprovizado kontribuis ĝis la rapida kresko de loĝantaro en Anglio kaj Kimrio, de 5.5 milionoj en 1700 ĝis pli ol 9 milionoj antaŭ 1801 kvankam enlanda produktado falis ĉiam pli al manĝimportoj en la deknaŭa jarcento kiel loĝantaro pli ol triobligite al pli ol 32 milionoj.[1] La pliiĝo je produktiveco akcelis la malkreskon de la agrikultura parto de la laboristaro, aldonante al la urba laboristaro de kiu industriigo dependis: la Agrikultura Revolucio estis tial citita kiel kialo de la industria revolucio.[2]

Tamen, historiistoj plue disputas pri kiam precize tia "revolucio" okazis kaj pri kio estis ties konsisto. Pli ol unusola okazaĵo, G.E. Mingay asertas ke estis "abundo de agrikulturaj revolucioj, unu por du jarcentoj antaŭ 1750, alia emfazante la jarcenton post 1650, trian por la periodo 1750-1880, kaj kvaran por la mezaj jardekoj de la deknaŭa jarcento".[3] Tio kondukis al pli ĵusaj historiistoj por argumenti ke ajnaj ĝeneralaj asertoj pri "la Agrikultura Revolucio" estas malfacile elteneblaj.[4][5]

Unu grava elemento en tiu ŝanĝo estis la movo en kultivciklo al rapoj kaj trifolio anstataŭ nekultivata tero (stoplo). Je tio ludis gravan rolon la figuro de Charles Townshend. Rapoj povas esti kultivitaj en vintro kaj estas profunde fiksigitaj, permesante al ili kolekti mineralojn neatingeblaj en malprofundaj fiksigitaj kultivaĵoj. Trifolio fiksas nitrogenon de la atmosfero en formon de sterkaĵo. Tio permesis la intensan kultiveblan kultivadon de grundoj sur fermitaj bienoj kaj disponigis furaĝon por nutri pliigitan brutaron kies stalsterko aldonis al la grundo plian fekundecon.

Gravaj figuroj redakti

Referencoj redakti

  1. Richards, Denis. (1983) An Illustrated History of Modern Britain: 1783-1980, 3‑a eldono, Hong Kong: Longman Group UK LTD. ISBN 0-582-33130-7.
  2. Overton, Mark. (1996) Agricultural Revolution in England: The transformation of the agrarian economy 1500-1850. Cambridge University Press, p. 206. ISBN 978-0-521-56859-3.
  3. G.E. Mingay (eld), The Agricultural Revolution: Changes in Agriculture 1650-1880 (1977), p.3
  4. Peter Jones, Agricultural Enlightenment: Knowledge, Technology, and Nature, 1750-1840 (2016), p.7
  5. Vidu ankaŭ Joel Mokry, The Enlightened Economy: Britain and the Industrial Revolution 1700-1850 (2009), p. 173

Bibliografio redakti

  • Ang, James B., Rajabrata Banerjee, kaj Jakob B. Madsen. "Innovation and productivity advances in British agriculture: 1620-1850." Southern Economic Journal 80.1 (2013): 162-186.
  • Campbell, Bruce M. S., kaj Mark Overton. "A new perspective on medieval and early modern agriculture: six centuries of Norfolk farming c. 1250-c. 1850." Past and Present (1993): 38-105. in JSTOR
  • Clark, Gregory. "Too much revolution: Agriculture in the industrial revolution, 1700–1860." in The British Industrial Revolution: An Economic Perspective (2nd ed. 1999) pp: 206-240.
  • Dodd, William. (1847) The Laboring Classes of England : especially those engaged in agriculture and manufactures; in a series of letters. Boston: John Putnam.
  • Fletcher, T. W. "The Great Depression of English Agriculture 1873–1896." Economic History Review (1961) 13#3 pp: 417-432. online
  • Harrison, L. .F C. (1989) The Common People, a History from the Norman Conquest to the Present. Glasgow: Fontana. ISBN 978-0-00-686163-8.
  • Hoyle, Richard W., eld. The Farmer in England, 1650–1980 (Ashgate Publishing, 2013)
  • Kerridge, Eric. The Agricultural Revolution (Routledge, 2013)
  • Mingay, Gordon E. "The" Agricultural Revolution" in English History: A Reconsideration." Agricultural History (1963): 123-133. in JSTOR
  • --do.-- The Agricultural Revolution: Changes in Agriculture, 1650-1880. (Documents in Economic History.) London: Black, 1977 ISBN 0713617039
  • Overton, Mark. (2002) Agricultural Revolution in England 1500 - 1850. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 0-521-56859-5. focus on 1750 to 1850.
  • Snell, K.D.M. (1985) Annals of the Labouring Poor, Social Change and Agrarian England 1660–1900. Cambridge University Presslocation=Cambridge, UK. ISBN 0-521-24548-6.
  • Thirsk, Joan. 'Blith, Walter (bap. 1605, d. 1654)'. Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; online edn, Jan 2008. Alirita 2-a de septembro 2011.

Eksteraj ligiloj redakti