Brita Armeo
Brita Armeo - angle British Army [ˌbrɪtɪʃ ɑːmɪ], kimre Fyddin Brydeinig, skotgaele Arm Bhreatannach respektive Airm Bhreatannaich, irlande Arm na Breataine, skote Breetish Airmy - estas la nomo de la ne-mara kaj ne-aera parto de la armeo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kutime mallongigata Britio.
Brita Armeo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Fondodato | 1707 | |
Sidejo | [[]], Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kontraste al la aliaj du partoj de la armeo de la Unuiĝinta Reĝlando, la brita aerarmeo Royal Air Force kaj la brita mararmeo Royal Navy, la Brita Armeo ne havas la nomeron „Royal“ ("reĝa"), kio korespondas al sia tradicio de parlamenta armeo. Formale ĝi tamen estas sub la supera ordono de la brita reĝo respektive reĝino.
En sia nuna formo la armeo ekestis en 1707. Ekde la jaro 1962 la Brita Armeo konsistas nur el libervolaj soldatoj. Pli grandaj agoterenoj en la lastaj jardekoj estis Nord-Irlando, la Falklandoj (vidu la artikolon falklanda milito), Kosovo (vidu la artikolon kosova milito), Afganio (vidu la artikolon pri la milito en Afganio ekde 2001) kaj Irako (vidu la artikolon iraka milito).