Brita Biblioteko

La Brita Biblioteko aŭ Libraro (angle British Library) estas la nacia biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando.

panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
British Museum Reading Room Panorama Feb 2006.jpg
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
Brita Biblioteko
biblioteko
British Library + St Pancras 7527-31hug.jpg

LandoUnuiĝinta Reĝlando

SituoLondono
- koordinatoj51° 31′ 46″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)51.529444-0.12694400000001Koordinatoj: 51° 31′ 46″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)

Estiĝo1973
ĈefuloRoly Keating
PoŝtkodoNW1 2DB [+]

Tuta stokoĉ. 170 milionoj da mediaj unuoj (el tio 25 milionoj da libroj)
BibliotekotipoNacia biblioteko

Map
Brita Biblioteko

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  British Library [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Brita Biblioteko.

Ĝin fondis la brita biblioteka leĝo en 1972 kaj ĝi funkcias en la nuna formo ekde la 1-a de julio 1973.

Partoj de la libraro:

  • pli frua biblioteko de la Brita Muzeo,
  • la National Central Library (Landa Centra Libraro),
  • National Lending Library for Science and Technology (Landa Scienca kaj Teknika Prunto-biblioteko) kaj
  • la British National Bibliography (Brita Nacia Bibiliografio).

La referenca parto de la biblioteko entenas pli ol 10 milionojn da presitaj libroj, 120.000 manuskriptojn, 100.000 sigelojn, pli ol 3.000 papirusojn kaj aliajn datenportantojn. En la prunta parto troveblas ĉ. 4,5 milionojn da presitaj libroj, 55 000 gazetoj kaj 3,5 milionojn da mikrofilmaj dokumentoj. La libraro posedas grandan stokon de libroj en Esperanto. Kuratoro de la esperantlingva fako estas Olga Kerzjuk.

HistorioRedakti

Oni estigis la libraron de la Brita Muzeo el kolektaĵo de Siro Hans Sloane en 1753. Tiam oni akiris la manuskriptajn kaj kodeksajn kolektaĵojn de oksfordaj grafoj Edward kaj Robert Harley kaj Siro Robert Cotton. En 1757, la biblioteko ricevis materialojn el la reĝa biblioteko, poste ĝi ricevis senkostajn ekzemplerojn de ĉiu libro alveninta al Stationers' Hall. Oni aĉetis la duan reĝan bibliotekon en 1823.

La brita regado en la kolonioj tre helpis la riĉigon de la Biblioteko (kaj la Brita Muzeo).

La National Central Library estis fondita en 1916 kiel Central Library for Students (Centra Studenta Biblioteko). Tiu estis la tutlanda centro de la interbiblioteka pruntado. La National Lending Library for Science and Technology estis fondita en 1861 kaj gvidis la instrua kaj scienca ministerio. Ĝi servis nur por bibliotekoj, institucioj de la Brita Reĝlando.

BibliografioRedakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/08, paĝo 18: La brita biblioteko verkita de Will Green.