Brita Ministro de Enlandaj Aferoj

Listartikolo en Vikipedio

La Brita Ministro pri Enlandaj Aferoj (angle Her Majesty's Principal Secretary of State for the Home Department, plej ofte menciita kiel Home Secretary, estas ĉefa oficialulo nome unu el la Grandaj Postenoj de la Ŝtato ene de la Brita registaro kaj estro de la Home Office (Ministerio de Enlandaj Aferoj). Ĝi estas ĉefa posteno de la Brita Kabineto.

Brita Ministro de Enlandaj Aferoj
flago
pozicio
ministro pri internaj aferoj • Secretary of State
Komenco 1782 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr

La Ministro pri Enlandaj Aferoj estas responsa por la enlandaj aferoj de Anglio kaj Kimrio, kaj por enmigrado kaj ŝtataneco en tuta Unuiĝinta Reĝlando. La taskaro de la Ministerio pri internaj aferoj inkludas ankaŭ policon en Anglio kaj Kimrio kaj la aferoj de interna sekureco, kiel la Sekureca Servo (MI5) estas rekte tasko por la Ministro pri Enlandaj Aferoj.[1] Iam, la Ministro estis responsa pri prizonoj kaj provizora libero en Anglio kaj Kimrio; tamen en 2007 tiuj respondecoj estis transigitaj al la ĵus kreita Ministerio pri Justico sub la estreco de la Ministro pri Financoj. Tre alta posteno, estas tre agnoskita kiel unu el la plej prestiĝaj kaj gravaj roloj en la Brita Kabineto.

Notoj redakti

  1. "Secretary of State for the Home Department". gov.uk. Government of the United Kingdom. Alirita la 23an de Septembro 2018.