Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj

La Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj (angle: Foreign, Commonwealth & Development Office (FCDO), antaŭe konata kiel la Foreign & Commonwealth Office (FCO)), kaj ofte nomita la Foreign Office (FO), estas fako de la Registaro de Britio. Ĝi respondecas pri protektado kaj reklamado de britaj interesoj tutmonde kaj estis kreita en 1968 per la kunfando de la Foreign Office kaj la Commonwealth Office.

Ĉefa konstruaĵo de la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj en Londono.

La FCDO estas administrata de tago al tago de ŝtatoficisto, la Permanent Under-Secretary of State for Foreign Affairs, kiu ankaŭ funkcias kiel la Estro de la Diplomatia Servo de la Brita monarkio. Ĉi tiun postenon okupas Sir Philip Barton, kiu ekoficis la 2an de septembro 2020.

En septembro 2020, la Foreign, Commonwealth & Development Office formiĝis el kunfandiĝo kun la Brita Departemento pri Internacia Disvolviĝo kaj la respondecoj de la Eksterlanda Sekretario kunfandiĝis kun tiuj de la ŝtata sekretario pri Internacia Disvolviĝo.