Brita Olimpika Asocio

nacia olimpika komitato de Britio

La Brita Olimpika Asocio (BOA, angle British Olympic Association) respondecas pri la partopreno de la Unuiĝinta Reĝlando en Olimpikaj Ludoj. Ĝi estis fondita la 24-an de majo 1905 de la brita Parlamento. La unua prezidanto de la BOA estis William Grenfell, Lord Desborough. Ĝi unue entenis reprezentantojn de sep sportfakoj, sed nun ĉiuj 35 olimpikaj sportoj disponas pri membreco. La asocio inkluzivas la sportistojn de Anglio [[Kimrio kaj Skotio, kaj ankaŭ tiujn sportistojn de Norda Irlando, kiuj laŭ la Interkonsento de Sankta Vendredo elektis britan ŝtatanecon. Krome la asocio ankaŭ ampleksas la krondependaĵojn Manksinsulo, voktujo Ĵerzejo kaj voktujo Gernezejo, kaj la dependajn teritoriojn Angvilo, Ĝibraltaro, Moncerato, Pitkarna Insularo, Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha plus la Turkoj kaj Kajkoj.

Brita Olimpika Asocio
British Olympic Association
emblemo
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1905
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĉefestro(j) Anno Princino Reĝa de Britio vd
Posedatoj Great Britain olympic football team • United Kingdom national association football team • Team GB • database of British Olympic Association vd
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

Noto - La regularoj de la IOK nuntempe ne permesas al dependaj teritorioj akiri rekonon kiel Naciaj Olimpikaj Komitatoj (NOK). Tri Britaj Transmaraj Teritorioj havas siajn proprajn NOK-ojn de antaŭ tiu regulo kaj estas tial ne ligitaj kun la BOA: Bermudo, la Britaj Virgulininsuloj kaj la Kajmana Insularo. Dum la teritorioj de Brita Antarkta Teritorio, Brita Hinda Oceana Teritorio kaj Suda Georgio kaj la Sudaj Sandviĉinsuloj estas nominale reprezentitaj fare de la BOA, tiuj teritorioj havas neniun permanentan loĝanton kaj ne sendas atletojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti