Brita regado en Egiptio

Post kiam la britaj trupoj okupis Egiption kaj disbatis la Urabi-movadon, Britio transprenis la kontrolon super la lando sen formala depreno de la Osmana Imperio. La Khedive (subreĝo) de Egipto restis formale vasalo de la Osmanoj.

La brita regado okazis per ĝenerala konsulo, kiu fakte regis en la lando kiel konsilanto de la Khedive. Ekde 1883 ĝis 1907 praktikis tiun funkcion Lordo Cromer. Dum lia regado, Egiptio estis ekonomie alkroĉita al la Brita imperio kaj submetita al ties interesoj. Tiel oni trastrukturis la agrikulturon por produktado de kotono. Tiel baldaŭ la kotono donis 92 % de la egipta eksporto. Tio kaŭzis – krom grandiĝoj, multiĝoj de la grandbienoj -, ke Egipto kiel tradicia eksportanto de grenoj nun devis tiujn importi, por ke la loĝantaro povu sin nutri.

Egiptio perdis samtempe kun la brita okupo ankaŭ la regadon super Sudano pro la Mahdi-ribelo (1882). Sed kiam tiu ribelo estis venkata 1899, Egipto ne povis reakiri sian regadon, sed devis kunregi kun la britoj (kondominiumo).

En 1915 Egiptio iĝis brita protektorato, tiel perdante la lastajn formalajn ligojn al la osmana imperio. Krom tio la britoj realigis militan ekonomion, kio kondukis al larĝa malriĉiĝo de la loĝantaro, ĉar la aĉetpovo de la britaj trupoj altigis la prezojn de la nutraĵoj, sed aliflanke la kotonaj prezoj malaltiĝis pro brita intervencio.

Kiam la britoj obstaklis en 1919 partoprenon de egipta delegacio gvidata far Sad Zaglul (Wafd-Partio) en la Pariza Pac-konferenco, okazis gravaj tumultoj, strikoj kaj bojkoto de britaj produktoj. Je tiu premo, Britio (Allenby) certigis la sendependecon de Egiptio, sed por konservi la britajn interesojn.