Britio en la Vintra Olimpiko 1932

sporta delegacio

La brita teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1932 en Lake Placid havis 4 sportistojn. Ili partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la brita teamo estis Mollie Phillips. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio. Ĉiuj kvar partoprenantoj de tiu ĉi olimpiko estis artaj sketistinoj; inter ili elstaris Cecilia Colledge, kiu dum la olimpika semajno estis 11-jara kaj ĝis nun estis la plej juna brito iam ajn partopreninta en olimpiko (kaj somera kaj vintra) - ŝi konvinke konkonkuris kaj fine havis la okan rangon. Dum la sekva vintra olimpiko ŝi do estis 15-jara kaj akiris arĝentan medalon. Bedaŭrinde la vintraj olimpikoj de 1940 kaj 1944 ne povis okazi pro la Dua Mondmilito, ŝi elstaris en la mondaj ĉampionadoj de 1935 ĝis 1938 kaj la eŭropaj ĉampionadoj de 1936 ĝis 1939, ĉiam per oraj aŭ plej malfavore arĝentaj medaloj, sed neniam havis okazon plian fojon partopreni olimpikon.

Britio en la Vintra Olimpiko 1932
Vintra Olimpiko 1932 en Lake Placid
Flagtenanto:  Mollie Phillips
Sportistoj 4 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
Cecilia Colledge en 1938, ĵus 18-jara