Brita Muzeo

muzeo en Londono, Anglio
(Alidirektita el British Museum)

La Brita Muzeo (angle British Museum) en Londono estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la londona distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). La fondon de la muzeo kaj libraro ebligis parlamenta leĝo. Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasicisma stilo.

panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
Brita Muzeo
nacia muzeo • non-departmental public body • arta muzeomuzeo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo London Borough of Camden
Adreso Great Russell St, Bloomsbury, London WC1B 3DG, UK
Poŝtkodo WC1B 3DG
Situanta sur Great Russell Street
Arkitekto(j) Robert Smirke vd
Estiĝo 1753
Direktoro Hartwig Fischer • Neil MacGregor • Suzanna Taverne • Gowin Knight • Matthew Maty • Charles Morton • Joseph Planta • Henry Ellis • Anthony Panizzi • John Winter Jones • Edward Augustus Bond • Edward Maunde Thompson • Frederic G. Kenyon • George Francis Hill • John Forsdyke • T. D. Kendrick • Frank Francis • John Wolfenden • Basil Gray • John Pope-Hennessy • David M. Wilson • Robert G. W. Anderson
Koordinatoj 51° 31′ 10″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)51.519444444444-0.12694444444443Koordinatoj: 51° 31′ 10″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)
Brita Muzeo (Granda Londono)
Brita Muzeo (Granda Londono)
DEC
Brita Muzeo
Brita Muzeo
Situo de Brita Muzeo
Map
Brita Muzeo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.britishmuseum.org/
vdr
Brita Muzeo - Granda Korto
la enira portalo de la muzeo

En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono.

La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Elstare interesaj objektoj :-

  • La Marmoraĵoj Elgin ( Elgin Marbles) – statuoj kaj skulptaĵoj el la Partenono en Ateno.
  • La Magna Carta – el la jaro 1215 - baza dokumento pri anglaj liberecoj.
  • La Kolekto de Stein – el Centra Azio.
  • La Rozeta Ŝtono, kiu ebligis komprenadon de la antikva egipta lingvo.

Adreso - Great Russell Street, Londono. WC1B 3DG, plej apuda subtera fervojo - Holborn