Briviesca [briBJESka] estas municipo kaj hispana urbo en la nordo de la Iberia duoninsulo, ĉefurbo de la regiono La Bureba, en nordoriento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono. En 2017, la municipo havis 6 861 loĝantojn, estante la kvara urbo plej loĝata en la provinco, malantaŭ Burgoso mem, Miranda de Ebro kaj Aranda de Duero.

Briviesca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 414  (2023) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 3° 19′ U (mapo)42.549057-3.323901 [+]
Alto 726 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Briviesca (Provinco Burgoso)
Briviesca (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Briviesca
Briviesca (Hispanio)
Briviesca (Hispanio)
DEC
Situo de Briviesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Briviesca [+]
vdr

Briviesca kreskis kaj iĝis grava ekde Mezepoko danke al la Jakoba vojo de Francio kiu trairis ĝin. Ĝi iĝis pli grava dum Renesanco. Nuntempe, ĝia situo mezvoje inter Miranda de Ebro kaj Burgoso en la itineroj Francio-Madrido-Afriko kaj Francio-Portugalio, ambaŭ per fervojo kaj modernaj aŭtovojoj, kontribuis al industria kaj komerca disvolviĝo.

Nuntempe estas grava turismo pro multaj monumentaj vidindaĵoj kaj en la 1970-aj jaroj oni kreis industrian zonon, kiu nun estas ĉefe stokejo de agrikultura maŝinaro.

Geografio

redakti
 
Strato Santa María Encimera el la urbodomo, la unua kiu iĝis por nur piedirantoj en la urbo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 81,2 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 465 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pro sia kondiĉo de komarka ĉefurbo ĝi supreniris el pli ol 3 000 en 1900 ĝis preskaŭ 8 000 loĝantoj en la 21-a jarcento.

Ĝi distas 42 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Briviesca, Cameno, Quintanillabón, Revillagodos kaj Valdazo; ĝi limas kun Salinillas de Bureba, Aguilar de Bureba, Vileña, La Vid de Bureba, Berzosa de Bureba, Galbarros, Quintanilla San García, Reinoso, Prádanos de Bureba, Carrias, Bañuelos de Bureba kaj Belorado. La teritorio estas markata de la valo de la rivero Oca.

Historio

redakti
 
Monaĥejo de Sankta Klara.

Jam estis homa loĝado el Paleolitiko (en grotoj) kaj setlejoj de Ferepoko en la 1-a jarcento a.K. de Aŭtrigonoj. Poste Briviesca estis grava romia urbo, tiam nomita Virovesca (citita en la jaro 77 p.K. en la Natura Historio de la romia verkisto Plinio la Maljuna), sur vojkruciĝo de du gravaj romiaj ŝoseoj citita en la Itineraro de Antonino kiel romia mansio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Briviesca kreskis kaj iĝis grava ekde Mezepoko danke al la Jakoba vojo de Francio kiu trairis ĝin. Ĝi iĝis pli grava dum Renesanco. Nuntempe, ĝia situo mezvoje inter Miranda de Ebro kaj Burgoso en la itineroj Francio-Madrido-Afriko kaj Francio-Portugalio, ambaŭ per fervojo kaj modernaj aŭtovojoj, kontribuis al industria kaj komerca disvolviĝo.

La Foruo de Briviesca havigita de Alfonso la 7-a en 1123 fiksis la etendon de la teritorio de la mezepoka urbo. De la 9-a jarcento jam estis plej fruaj mezepokaj referencoj de Briviesca, kiel dokumentaro pri la preĝejo de Sankta Cipriano en la jaro 863 kaj de terenoj propraĵoj de la Monaĥejo de Sankta Johano en 869.

 
Preĝejo de Sankta Marteno.

De la 10-a jarcento datas dokumento pri Briviesca kiel "alfoz", tio estas teritorio dependa de kastelo kun referenco al tiu de Briviesca. En tiu jarcento estis jam aro de malgrandaj preĝejoj kaj konventoj, kio sugestas jam ekzistadon de plifirmigita loĝantaro, kiel tiu de Sankta Tirso, Sankta Sebastiano, Sankta Klemente kaj Sankta Petro, kiuj fakte estis la ĝermo de diversaj kvartaloj. Dum la 11-a jarcento Briviesca disvolvigo kaj kresko pere de la komerco de la Jakoba Vojo.

En la 14-a jarcento oni translokigis la loĝlokon de montara tereno (necesa por defendado) al pli ebena areo, pli facile alirebla kaj utila por la disvolvigo.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj kaj vizitaĵoj menciindas la Colegiata de Santa María la Mayor (en la foto de la tabelo), la Monaĥejo de Sankta Klara, la preĝejo de Sankta Marteno, la placo, Palac-domon de Martínez España – Ordoño Rosales, de Soto Guzmán kaj de Salamanca, la Sanktejo de Sankta Kasilda (je 13 km en Salinillas de Bureba), kvar parkoj, kvar promenejoj. Pri servoj menciindas kvar lernejoj, kulturdomo, kvar sportejaj kompleksoj, historia arkivo ktp.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti