Brno

distrikta urbo en Ĉeĥio

Brno Pri tiu ĉi sono [BR-no] (germane Brünn, latine Bruna, Esperanto hezitas inter Brno, Bruno kaj Brunno[1]) estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 396 101 loĝantoj (2023). Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia regiono.

Brno
germane Brünn, latine Bruna
urbo
Fotomontaĵo
Emblemo de Brno
Flago
Oficiala nomo: Brno
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-urbo
Administra municipo Brno
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro, Bobrava montetaro
Aŭtostrado D1
Tipo de urbo Statuta urbo
Vizitindaj lokoj
Konstruaĵoj
Riveroj Svratka, Svitava
Situo Brno
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 00″ N 16° 37′ 00″ O / 49.20000 °N, 16.61667 °O / 49.20000; 16.61667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Kopeček
 - alteco 479 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 190 m s. m.
Areo 230,22 km² (23 022 ha)
Loĝantaro 396 101 (2023)
Denseco 1 720,53 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 600 00
Aŭtokodoj B
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0642
NUTS 5 CZ0642 582786
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vilao Tugendhat
Katastraj teritorioj 48
Lokaj partoj 58
Bazaj setlejunuoj 278
Partoj de urbo 29
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Situo de Brno enkadre de Ĉeĥio
Katastra mapo de Brno
Katastra mapo de Brno
Katastra mapo de Brno
Vikimedia Komunejo: Brno
Retpaĝo: www.brno.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Centro de Brno el Špilberk
Brno Montage IV.png
Brno Montage IV

La urbo situas ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento de Ĉeĥio.

Kiel distrikto Brno-urbo apartenas Brno, flanke de Plzeň kaj Ostrava, al la tri urbaj distriktoj de Ĉeĥio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Popůvky, Mokrá-Horákov, Moravany, Šlapanice, Vranov, Otmarov, Troubsko, Rebešovice, Rozdrojovice, Veverská Bítýška, Sokolnice, Jinačovice, Bílovice nad Svitavou, Česká, Veverské Knínice, Modřice, Lelekovice, Chudčice, Ostrovačice, Ostopovice, Moravské Knínice, Ochoz u Brna, Podolí, Kanice, Kobylnice kaj Hvozdec.

Etimologio redakti

La nomo Brno devenas de la kelta lingvo parolata en la regiono antaŭ la alveno de slavaj kaj ĝermanaj popoloj. Ĝi estas parenca al la keltaj vortoj por monto, ekzemple al la kimra vorto bryn. Alia teorio diras, ke brn estas malnova ĉeĥa vorto por koto.

Historio redakti

Brno fondiĝis en 1243. La regiono estis enloĝata jam ekde ŝtonepoko. Inter la jaroj 1021 kaj 1034 estis fondita burgo Brno. Inter 1231 kaj 1237 kvar komunumoj kuniĝis en unu urbon, kiu retenis tiun nomon. Ekde 1349 la urbo estis daŭra rezidejo de markgrafoj de Moravio, dum episkopejo restis en la urbo Olomouc - la plej granda moravia rivalo de Brno. En 1399 estis en Brno 999 domoj, en kiuj loĝis 8 400 loĝantoj.

En 1641 Brno fariĝis ĉefurbo de Moravio, en 1645 ĝi sukcese rezistis al sveda sieĝado (travivis ĝin tamen nur 4 500 loĝantoj), savis tiel de sveda atako la aŭstri-hungarian ĉefurbon Vienon kaj tiel konfirmis sian pozicion de moravia ĉefurbo.

En 1805 apud proksima urbo Slavkov (germane Austerlitz) okazis granda batalo de tri imperiestroj (Napoleono kontraŭ la aŭstra imperiestro kaj la rusa caro). Jare 1839 venis en la urbon fervojo, konektanta ĝin kun la tiama ĉefurbo Vieno. En 1865 aŭgustena monaĥo Johann Gregor Mendel formulis sian teorion pri genetika heredo. Ekde 1881 laboris en Brno mondfama komponisto Leoš Janáček. Viktor Kaplan fabrikis sian unuan turbinon en 1914. En 1919 fondiĝis la Masaryk-Universitato.

Pri la historio de Brno konserviĝis ankaŭ multaj legendoj. Al la plej konataj apartenas la legendoj pri La rado de Brno, La drako de Brno kaj Kiel Brno saviĝis de svedoj.

Naturo kaj turismaj allogaĵoj redakti

Sude de la urbo eniras la rivero Svitava en la riveron Svratka. Artefarita digolago ĉe Svratka nordokcidente de la urbo servas kiel rezervujo de akvo kaj ŝatata ripozejo de la loĝantaro. En proksimeco troviĝas same ŝatata zoologia ĝardeno kaj burgo Veveří.

En la urbo realiĝas ĉiujare internaciaj foiroj, en la ĉirkaŭo ankaŭ motorciklaj konkursoj kiel parto de la mondĉampionado (Masaryk-aŭtodromo).

En majo okazas en Brno festivalo Brno - urbo meze de Eŭropo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186973 771
188082 660
1890145 782
1900176 645
1910216 709
1921237 659
JaroLoĝantoj
1930264 925
1950284 946
1961314 235
1970344 218
1980371 463
1991388 296
JaroLoĝantoj
2001376 172
2012378 327
2014377 508
2016377 028
2017377 973
2018379 527
JaroLoĝantoj
2019380 681
2020381 346
2021398 510
2022379 466
2023396 101

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj redakti

 
La katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo (Petrov) en Brno

Katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brno).

Origine romanika baziliko sur la altaĵo Petrov (Petromonto), rekonstruita en la stilo gotika. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis faritaj novgotikaj adaptaĵoj. Krom la barokaj internoj estas publike alireblaj ambaŭ turoj kaj kripto. La katedralo kune kun la burgo Špilberk kreas karakterizan silueton de la urbo. El la altaĵo Petrov oni povas ire atingi la suprajn terasojn de la kapucenaj ĝardenoj kaj la Denis-parkon.

Burgo Špilberk (1234), kiu estis uzata kiel ŝtata karcero (1621-1858, poste ankaŭ de la nazioj) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Špilberk.

Reĝa burgo el la 13-a jarcento, rekonstruita en la 17-a kaj 18-a jarcentoj al baroka citadelo, iam la plej fama malliberejo en la tuta habsburga monarkio, nomata „prizono de nacioj“. Sidejo de Muzeo de la urbo Brunno kun konstantaj ekspozicioj pri la historio de la burgo kaj de la urbo. Por publiko alireblaj estas ankaŭ kazematoj, malhelaj ejoj en la fortreso, kiuj origine servis kiel kaŝejo por soldatoj, poste kiel prizono por la plej gravaj krimuloj. La burgon ĉirkaŭas vasta parko kun pluraj monumentoj kaj elvidejo al la urbo.

 
Enirejo en kapucenan kripton

Kapucena kripto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapucena kripto (Brno).

Baroka kripto troviĝas en la subterejo de la kirko de kapucena monaĥejo kaj estas publike alirebla. La kripto servis ekde la mezo de la 17-a jarcento kiel sepultejo de membroj de la kapucena ordeno, de ĝiaj mecenatoj kaj aliaj signifaj personoj inkluzive de la fama estro de panduroj, barono Trenck. Unika sistemo de la cirkulado de aero ebligas mumiigon de la libere kuŝigitaj korpoj de la mortintoj.

Malnov-brunna monaĥejo kaj templo de la ĉieliro de Sankta Maria redakti

Origine ĝi servis kiel monaĥinejo de Cistercianoj, fondita en la j. 1313 fare de la reĝino Eliška Rejčka (Elizabeta Riĥenza). En 1783 ĝi fariĝis posedaĵo de Aŭgustenanoj. Unu el la abatoj de la ordeno estis ankaŭ Johann Gregor Mendel, la fondinto de genetiko. La specifa gotika templo de la ĉieliro de Sankta Maria en 1987 ricevis de la papo Johano Paŭlo la Dua la titolon „basilica minor“. La baziliko estas la plej suda brika gotika edifico en Eŭropo. La baziliko estas ankaŭ fama pro sia nigra madono

Gotika preĝejo de sankta Jakobo kaj templo de Sankta Jakobo redakti

Ĝi apartenas al plej valoraj monumentoj de malfrua gotiko en Ĉeĥio el la limo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La turo de la templo, alta 92 m, havas tipan sveltan piramidforman pinton. Interne troviĝas la tombo de Louis Raduit de Souches, komandanto de la sukcesa defendantaro de la urbo kontraŭ la sveda sieĝado en la Tridekjara milito. En la subterejo estis malkovrita vasta ostejo.

 
Templo de Sankta Tomaso

Templo de Sankta Tomaso redakti

Origine konsistaĵo de Aŭgustenana monaĥejo, fondita fare de moravia margrafo Johano Henriko, frato de la imperiestro Karolo la Kvara, meze de la 14-a jarcento. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj la tuta komplekso estis rekonstruita en baroka stilo. En la templo troviĝas kopio de tabul-bildo de Nigra Sankta Maria, protektantino de la urbo; la originalo troviĝas sur la arĝenta altaro en la malnov-brunna baziliko.

 
Ruĝa kirko

Ruĝa kirko redakti

La novgotika protestanta kirko de J. A. Komenský (Komenio) apartenas al la dominantoj de la brunna rond-avenuo. Ĝi estis konstruita en 1863-1865 laŭ la projekto de Heinrich Ferstel, aŭtoro de Vota kirko en Vieno, estante la unua granda nekatolika preĝejo en tiu ĉi regiono de Eŭropo. Ĝia nomo devenas de la koloro de la krudbrika masonaĵo.

Malnova urbodomo kun portalo de Antonín Pilgram redakti

La plej malnova nereligia edifico en Brunno kun diversaj arkitekturaj stiloj. Ekde la komenco de la 14-a jarcento ĝis 1935 ĝi estis sidejo de la urba administrantaro. La ŝtona portalo de la urbodoma turo kun la fama kurba pinta tureto (fialo), konstruero kolorigita per legendoj, estas verko de Anton Pilgram. En la trapasejo sub la turo pendas la famaj brunnaj drako kaj rado. El la renesanca galerio de la turo proponas sin impresa elvido al la urbo.

Nova urbdomo redakti

Iama dominikana monaĥejo ekde sia ekesto en la 13-a jarcento servis al bezonoj de nobelara reprezentado kaj al kunsidoj de la landaj deputitaro kaj tribunaloj. En la 18-a jarcento la tuta komplekso estis rekonstruita en baroka stilo. Nuntempe la Nova urbodomo estas sidejo de la urbestro kaj de la urba reprezentantaro. Vidindaj estas precipe la mezepoka klostro, historiaj portaloj kaj reprezentaj salonegoj.

 
Pordego en la direkto de Měnín

Lasta restanta urba pordego en la direkto de Měnín redakti

La unusola ĝisnuna urba pordejo de la mezepoka murega sistemo. Unuafoje ĝi estis skribe menciita en 1293. Ĝia turo estis origine je unu etaĝo pli alta. En la objekto, konstruita en la dua duono de la 16-a jarcento, okazas ekspozicioj de la urba muzeo.

Placo de Libereco, la ĉefa placo en la urbocentro redakti

La centra urba placo iam estis nomata Malsupra placo kaj en la mezepoko ĝin ĉirkaŭis domoj de notindaj brunnaj urbanoj kaj moraviaj nobeloj. Ĝia dominanto estas baroka pesta kolono kun statuoj de sanktuloj el 1679. Vidindaj estas ankaŭ belega renesanca palaco - La Domo de la Sinjoroj de Lipá – kun arkada korto - kaj la novrenesanca Klein-palaco.

Legoma placo kun fontano Parnaso de Johann Bernhard Fischer von Erlach redakti

En ĉi tiu loko jam jarcentojn okazas ĉiutagaj foiroj, kie oni povas aĉeti legomojn, fruktojn, florojn k.s. Ornamas ĝin baroka fontano Parnaso el 1690-1695. Ĝi prezentas kavernon el naturaj ŝtonoj, kiun ornamas alegoriaj figuroj, simboloj de antikvaj imperioj - Babilonio, Persio kaj Helenio. La akvon en ĝin kondukis la plej malnova ligna akvodukto el la rivero Svratka.

Pluraj vidindaĵoj redakti

 
Vilao Tugendhat, mondheredaĵo de UNESKO

Industrio kaj institucioj redakti

 
La ekspoziciejo en Brno dum prikomputila ekspozicio Invex.

Brno estas konata per sia industrio, kiu foje abundis tiom, ke oni kromnomis la urbon per epiteto la aŭstria/ĉeĥa/moravia Manĉestro. Oni produktadis ĉasfusilojn, skribmaŝinojn, tekstilajn maŝinojn, lagrojn, traktorojn k.a.
En la jaro 1928 malfermiĝis en la urbo internacia ekspoziciejo, kie ĝis nun okazas multaj ekspozicioj de tutlanda aŭ eĉ mezeŭropa signifo.

Brno estas grava centro de klerigado en Ĉeĥio. Troviĝas en ĝi sume 26 fakultatoj de 6 ŝtataj universitatoj:

Krome ekzistas ankoraŭ kvar privataj universitatoj.

En Brno troviĝas ankaŭ multaj mezlernejoj kaj metilernejoj, ekzemple:

De konataj teatroj menciindas ekzemple:

Novrenesanca edifico laŭ projekto de la fama aŭtora duopo de vienaj arkitektoj Ferdinad Fellner jr. kaj Hermann Hellner. La 14-an de novembro 1882 ĝi estiĝis la unua teatra edifico en Eŭropo, kie por lumigado estis uzataj elektraj ampoloj de Edison, nomataj „Edison-lampoj“.

La plej malnova teatra edifico en la centra Eŭropo. La angula domo ĉe Legoma foirejo estis konstruita komence de la 17-a jarcento, rekonstruita al taverno, kie kunvenadis migrantaj teatro-trupoj. La urbo uzadis la domon por societaj aranĝoj kaj teatro-prezentaĵoj. En 1767 tie unuafoje okazis teatro-prezentado en la ĉeĥa lingvo kaj koncertis la dekunujara W. A. Mozart. Nuntempe la objekton uzas Nacia teatro en Brunno.

Inter muzeoj elstaras la Moravia landa muzeo, Mendel-muzeo, Teĥnika muzeo kaj Anthropos. Krome troviĝas en Brno ankaŭ la Moravia galerio kaj la Moravia landa biblioteko. Stelobservejo kaj planetario Brno estas publik-utila organizo de la urbo Brno, kies historio atingas reen al la 1950-aj jaroj; tiu kultur-kleriga institucio, kiu kunigas stelobservejon kaj planetarion havas sidejon en parko sur monteto nomata "Bovina monto" (Kraví hora) nordokcidente de la urboparto Brno-centro en alto 318 m super la maro.

La Muzeo de Romaa Kulturo (Muzeum romské kultury en la ĉeĥa lingvo) estas instituto dediĉita al la historio kaj kulturo de la romaa popolo (Ciganoj). Ĝi estas la nura muzeo de ĉi tiu speco kaj skalo en Eŭropo kaj tutmonde.[2]

La urbo estas sidejo de kelkaj supraj ĉeĥiaj institucioj, kiel la Konstitucia kortumo, la Supera kortumo kaj la Supera administra kortumo, plue ankoraŭ de la Supera ŝtata prokuroro, la Ofico por protekto de konkurenco kaj la Ofico de la publika protektanto de rajtoj (ombudsmano).

Por popularigi la sciencojn elkreskis VIDA! science centrum.

Administra divido redakti

Ekde 1990 Brno dividiĝas je 29 memstaraj urbopartoj. Ĉiu el ili havas proprajn elektatan deputitaron, konsilion kaj urbopartestron, plie ankaŭ blazonon kaj flagon. Enkrampe oni indikas la respektivajn katastrajn teritoriojn:

 
Náměstí Svobody (Placo de libereco) estas la ĉefa placo kaj centra punkto de Brno.
  1. Bohunice [1] (Bohunice)
  2. Bosonohy [2] (Bosonohy)
  3. Bystrc [3] (Bystrc)
  4. Černovice [4] (Černovice)
  5. Chrlice [5] (Chrlice)
  6. Ivanovice [6] Arkivigite je 2007-02-12 per la retarkivo Wayback Machine (Ivanovice)
  7. Jehnice [7][rompita ligilo] (Jehnice)
  8. Jih [8] (Komárov, Dolní Heršpice, Horní Heršpice, Přízřenice, Trnitá (parto))
  9. Jundrov [9][rompita ligilo] (Jundrov (parto), Pisárky (parto))
  10. Kníničky [10] (Kníničky)
  11. Kohoutovice [11] (Kohoutovice, Pisárky (parto), Jundrov (parto))
  12. Komín [12] (Komín)
  13. Královo Pole [13] (Černá Pole (parto), Královo Pole, Ponava, Sadová)
  14. Líšeň [14] (Líšeň)
  15. Maloměřice a Obřany [15] Arkivigite je 2008-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (Maloměřice (parto), Obřany)
  16. Medlánky [16] Arkivigite je 2005-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (Medlánky)
  17. Nový Lískovec [17] Arkivigite je 2008-05-03 per la retarkivo Wayback Machine (Nový Lískovec)
  18. Ořešín [18] Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine (Ořešín)
  19. Řečkovice a Mokrá Hora [19] (Mokrá Hora, Řečkovice)
  20. Brno-sever [20] (Černá Pole (parto), Husovice, Lesná, Soběšice, Zábrdovice (parto))
  21. Slatina [21] (Slatina)
  22. Starý Lískovec [22] Arkivigite je 2006-11-12 per la retarkivo Wayback Machine (Starý Lískovec)
  23. Brno-střed [23] Arkivigite je 2015-06-29 per la retarkivo Wayback Machine (Město Brno, Pisárky (parto), Staré Brno, Stránice, Štýřice, Veveří, Trnitá (parto), Zábrdovice (parto))
  24. Tuřany [24] (Brněnské Ivanovice, Dvorska, Holásky, Tuřany)
  25. Útěchov [25] (Útěchov u Brna)
  26. Vinohrady [26] (Židenice (parto), Maloměřice (parto))
  27. Žabovřesky [27] (Žabovřesky)
  28. Žebětín [28] (Žebětín)
  29. Židenice [29] (Zábrdovice (parto), Židenice (parto))

Loka lingvo redakti

 
Tramon (ĉeĥe tramvaj) oni en la loka lingvo de Brno nomas šalina.

La loĝantoj de Brno foje uzas en parolado elementojn de speciala slanga lingvo tipa por la urbo, kiu nomiĝas hanteco (hantece brněnské hantec, ĉeĥe brněnský hantec). Ĝi estas rezulto de intermiksado de la ĉeĥa lingvo kun lingvoj de la minoritatoj, kiuj antaŭe loĝis en la urbo, ĉefe influita de la germana. Hanteco estis kutime uzata inter la subaj klasoj de la loĝantaro ĝis la frua 20-a jarcento. Hodiaŭ ĝi estas preskaŭ formortinta, sed iuj unuopaj vortoj tamen plu ĝuas altan favoron de la urbanoj kaj aperas en ĉiutagaj interparoloj. La plej konata ekzemple estas la vorto "šalina" [ŝalina], kiu signifas tramo kaj devenas de la germana "elektrische Linie" [elektriŝe linie] = "elektra linio" (tramo en la ĉeĥa estas "tramvaj").

Famuloj redakti

En la urbo mortis hungara oficiro Károly Kőszeghi Mártony kaj naskiĝis la aŭstria ministro pri financoj Eugen von Böhm-Bawerk. Kaj naskiĝis ankaŭ...

Ĝemelurboj redakti

La jaroj en krampoj donas la jaron, kiam la ĝemeleco komenciĝis (ne devas egali al la jaro kiam kontrakto estis subskribita). Steleto (*) montras, ke ekzistas ankaŭ kontaktoj inter la urbaj kluboj de esperantistoj.

Krome ekzistas kelkaj ĝemelecoj ne aktivaj:

Trafiko redakti

Brno situas ĉe la ĉeĥa aŭtovojo D1 (dálnice 1) inter Prago kaj Vyškov (plu al Ostravo) kaj ĉe la disbranĉejo de D2 al Bratislavo.

Brno posedas internacian flughavenon, kiu situas sud-oriente de la urbocentro.

Fervoje Brno estas ligita al jenaj urboj:

Urba trafiko redakti

Urba trafiko apartenas al la Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono. Ĉefa transporta entrepreno estas la Transporta entrepreno de la urbo Brno (Dopravní podnik města Brna a.s.). Loĝantoj kaj vizitantoj de Brno povas uzi tramojn (11 linioj)[3], trolebusojn (13 linioj)[4] kaj aŭtobusojn (34 tagaj, de tio du estas por handikapuloj[5][6] kaj 11 noktaj linioj). Unu tramlinio, unu trolebuslinio kaj kelkaj aŭtobuslinioj veturas ankaŭ en proksimajn vilaĝojn apud Brno.

Esperanto redakti

Nomo de la urbo redakti

En Esperanto oni uzas por nomi la urbon kaj krei derivaĵojn de tiu nomo (ekz. adjektivon aŭ loĝantonomon) diversajn formojn - jen oni konservas la originalan ĉeĥan formon Brno (brna, brnano),[noto 1] jen oni enkondukas esperantigojn kiel BrunoBrunno (bru(n)na, bru(n)nano) laŭ la latina nomo Brunna. Ĉiu el tiuj proponoj havas tamen siajn malavantaĝojn:

  • Brno [br-no] bezonas klarigon pri sia dusilabeco pro ĉeesto de la silabokreiva sono "r", kio ne estas propra al la fonologio de Esperanto kaj povas esti malfacile prononcebla por parolantoj de certaj lingvoj.
  • Bruno koincidas kun la vira persona nomo Bruno kaj krome ankaŭ kun nomo de la bruna koloro kio povas ĝeni ĉefe en parolo kiam ne videblas la majusklo.
  • Brunno, krom konfuzebleco kun la vortoj menciitaj ĉe Bruno kaze de malzorga elparolo, suferas pro la sama problemo kiel aliaj nomoj en kiuj ĉeestas la malrekomendebla duobligo de unu konsonanto (ekz. Finnlando, por kiu oni tiukiale proponas alian nomon Suomio)

Laŭ serĉo en la Esperanta tekstaro de corpuseye, klare superregas la formo "Brno" en Esperantlingvaj tekstoj. La formo Bruno estas relative malofte uzata por paroli pri la urbo, kaj por la formo Brunno estas nur unu uzo, kiu ne devenas de ĉi tiu Vikipedia artikolo.

Esperanto-movado redakti

La klubo de esperantistoj en Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

En la 1930-aj jaroj la Brna filio de la Ĉeĥa radio elsendis esperanto-programojn sub nomo Verda stacio. La 29-an kaj 30-an de marto 1969 okazis en Brno konstitucia kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun ĉeestis kvarcent esperantistoj. En novembro de 2006 okazis tie internacia trejnseminario kun temo "Lingvoj en interreto", organizita de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun E@I. En 2019 okazis en Brno jubilea kongreso de ĈEA rememoriganta 50 jarojn de la asocio.

En Brno aktivis famaj esperantistoj, kiel ekzemple:

En la lastaj jaroj aktivas tie ekzemple:

La loka esperantista klubo hodiaŭ daŭre ekzistas sub la nomo Esperantista klubo en Brno. Krome ekzistas hodiaŭ ankoraŭ Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Kunvenoj okazas ĉiusemajne. Lokaj reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) en la urbo konsistigas ekde 2006 neformalan grupon kun nomo Brna klubo de ĈEJ. En la Masaryk-Universitato ĉiujare okazadis dusemestra kurso de Esperanto por komencantoj sub gvido de Josef Vojáček. Per Pasporta Servo ekde la eldono 2006 gastigas en Brno (kun paŭzoj) ankaŭ Esperante parolanta gastiganto, Marek Blahuš.

Notoj redakti

  1. Tiu ĉi formo estas dokumentita skribe jam en 1983 en la uzo de Jiří Kořínek: "... la karmemora vicprezidanto de la Brna klubo ... Jozefo Friedrich ..." (Starto 5/1983, paĝo 10)

Referencoj redakti

  1. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj, plena esperantigo "ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la 'r' en Brno) ... Preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo", tamen "Brno" eblas kiel parta esperantigo.
  2. (en, ĉs) Muzeum Romske Kultury, Sutenu nin, konsultite la 1-an decembro 2017.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-21. Alirita 2013-01-24.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-21. Alirita 2013-01-24.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-21. Alirita 2013-01-24.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-21. Alirita 2013-01-24.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti