Brombachtal

komunumo de Hesio en Germanio

Brombachtal estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio, okcidente de la urbeto Bad König, inter la federaciaj stratoj B 45 kaj B 38, kaj konsistas el la partoj Kirch-Brombach, Langenbrombach kaj Böllstein. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3493 loĝantojn.

Brombachtal
Blazono
Brombachtal (Germanio)
Brombachtal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06063
Poŝtkodo 64753
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437005
Politiko
Komunumestro Willi Kredel
Adreso de la administrejo Hauptstraße 59
64753 Brombachtal
Demografio
Loĝantaro 3493 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 44′ N, 8° 57′ O (mapo)49.7323611111118.9572916666667Koordinatoj: 49° 44′ N, 8° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 250 ĝis 420 m
Areo 20,4 km²
Oficiala retejo https://www.brombachtal.de/
vdr

En Brombachtal loĝas la esperantisto Andreas Emmerich, kiu de 2001 ĝis 2007 estis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, poste ties vicprezidanto.

roka formacio en Böllstein

Divido redakti

La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj

  • Birkert,
  • Böllstein,
  • Hembach,
  • Kirchbrombach (administra sidejo) kaj
  • Langenbrombach.

Eksteraj ligiloj redakti