Bronisław Komorowski
Bronisław Maria KOMOROWSKI (naskiĝis la 4-an de junio 1952 en Oborniki Śląskie, Pollando)[1] estas pola historiisto, politikisto, aktiva membro de centr-dekstra partio Civitana Platformo. De 2010 ĝis 2015 li estis prezidento de Pollando.
Bronisław Maria Komorowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Bronisław Maria Komorowski | |||||
Naskiĝo | la 4-an de junio 1952 (do nun 71-jara) en Oborniki Śląskie, Pollando | ||||
Religio | romkatolika kristano | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Loĝloko | Oborniki Śląskie • Poznano • Józefów • Pruszków • Varsovio vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio • Q9383141 vd | ||||
Partio | Civitana Platformo (2001 ĝis nun) | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Komorowski family vd | ||||
Patro | Zygmunt Komorowski vd | ||||
Patrino | Jadwiga Komorowska vd | ||||
Edz(in)o | Anna Komorowska vd | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • disidento vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
5-a prezidento de Pollando | |||||
Dum | 6-a de aŭgusto 2010 – 6-a de aŭgusto 2015 | ||||
Antaŭulo | Lech Kaczyński | ||||
Sekvanto | Andrzej Duda | ||||
marŝalo de la pola Sejmo | |||||
Dum | 5-a de novembro 2007 – 8-a de julio 2010 | ||||
Antaŭulo | Ludwik Dorn | ||||
Sekvanto | Grzegorz Schetyna | ||||
ministro pri defendo de Pollando | |||||
Dum | 16-a de junio 2000 – 19-a de oktobro 2001 | ||||
Antaŭulo | Janusz Onyszkiewicz | ||||
Sekvanto | Jerzy Szmajdziński | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tuj post kraŝo de aviadilo la 10-an de aprilo 2010, en kiu pereis interalie la ĝistiama prezidento Lech Kaczyński, laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko la prezidentan oficon komisie transprenis Bronisław Komorowski en sia funkcio esti marŝalo (estro) de la pola Sejmo[2]. La portempan oficon li plenumis ĝis la 8-a de julio, kiam li forlasis la deputitan kaj la marŝalan oficojn. La 4-an de julio 2010 li estis en baloto elektita nova Prezidento de Pollando, kaj sian oficon plenumas ekde la ĵuro la 6-an de aŭgusto 2010. Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. Dum la 2-a etapo li malvenkis kontraŭ Andrzej Duda.
Esperanto redakti
Kiel Marŝalo de Sejmo li estis la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bjalistoko en 2009. Post lia ĵuro kiel prezidento de Pollando, li ricevis oficialajn gratulojn de UEA[3]:
|
Okaze de la 125 jaroj de la lingvo Esperanto li dekrete atribuis altajn ŝtatajn ordenojn pro la E-agado kaj popularigado de pola kulturo en la mondo al jenaj elstaraj esperantistoj: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugen Macko, Jerzy Antoni Walaszek, Edward Kozyra, Ireneusz Wilczyński, Edward Jaśkiewicz, Stanisław Rynduch, ...
Notoj redakti
- ↑ https://katalog.bip.ipn.gov.pl/informacje/13660
- ↑ Laŭ la artikolo 131-a, paragrafo 2-a, punkto 1-a de la Konstitucio de Pola Respubliko
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 394: UEA gratulis la novan polan ŝtatestron esperante
La ŝtataj vizitoj redakti
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Usono Barack Obama (Vaŝingtono), 2010)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Kanceliero de Germanio Angela Merkel kaj Prezidento de Francio Nicolas Sarkozy (2011)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Litovio Dalia Grybauskaitė (2011)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Christian Wulff (2010)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ (2011)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Ĉefministro de Ukrainio Mykola Azarov (2010)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Papo Benedikto la 16-a (2010)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Turkio Abdullah Gül (2011)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Usono Barack Obama (Varsovio, 2011)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Germanio Joachim Gauck (2012)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Prezidento de Sud-Koreio Park Geun-hye (2013)
-
Prezidento Bronisław Komorowski kun Defend-ministro de Usono Chuck Hagel (2014)
-
Prezidenta paro Bronisław Komorowski kun edzino Anna kaj Nov-elektita Prezidento Andrzej Duda kun edzino Agata en Pola Sejmo post la fino de debato de la Nacia Asembleo (la 6-an de aŭgusto 2015)