Broons

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Broons - prononco bʁɔ̃, jen france, bretone Bronn - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 924 loĝantoj sur areo de 35,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Caulnes, Plumaugat, Sévignac, Trédias, Trémeur kaj Yvignac-la-Tour.

Broons / Bronn
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons
Komunumaro Dinan Agglomération
INSEE kodo 22020 [+]
Poŝtkodo 22250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 924  (2021) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 19′ N, 2° 16′ U (mapo)48.317222222222-2.2608333333333Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 94 m [+]
Areo 35,21 km² (3 521 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Broons / Bronn (Côtes-d'Armor)
Broons / Bronn (Côtes-d'Armor)
DEC
Broons / Bronn
Broons / Bronn
Situo de Broons / Bronn
Broons / Bronn (Francio)
Broons / Bronn (Francio)
DEC
Broons / Bronn
Broons / Bronn
Situo de Broons / Bronn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Broons [+]
vdr

Evoluo de la nomo redakti

La skibo de ĝia nomo multe evoluis tra la tempo. Komence estis Bron, kiel atestas tekstoj de la 12-a jc[1]. Poste, aldoniĝis dua o, poste la fina s iom post la franca revolucio de 1789[2]. En la 19-a jc, aldoniĝis cirkumfleksa supersigno super la unua aŭ la dua o, aŭ eĉ kelkfoje plilonga supersigno sur la du literoj "o", baldaŭ anstataŭigita per tremao dum la unua duono de la 20-a jc, ankaŭ lokita super unu aŭ la alia o[3]. Nun, la tri skriboj Broons, Broöns kaj Bröons troviĝas en la tekstoj, sed la unua pli oftas. Tamen, la prononco estas ĉiam « [bʁɔ̃] ».

Tiu nomo estas keltdevena kaj signifas, laŭ La Borderie, « teramaso, cico »[4] aŭ eble temas pri nomo de kelta sanktulo Brochan[5].

La nomo laŭ INSEE estas "Broons".

Geografio redakti

Situo redakti

Broons estas unu el la 372 komunumoj de departemento Côtes-d'Armor, situanta mezvoje inter Saint-Brieuc kaj Rennes, trairata de la nacia vojo RN12 kaj la fervojo Parizo-Brest.

Sudokcidente estas la arbareto de Broons, kiu origine devis esti parto de la granda arbaro de Brocéliande kaj etendiĝi ĝis apud la centro, kiel atestas la loknomoj Penhoët kaj Pen-an-Hoët (laŭvorte fino de la arbareto)[4].

Broons estas traiarata per tri riveroj : Rosette kaj ties flankrivero Damiette, kiuj ŝuldas siajn nomojn al tiuj de du brakoj de la deltao de Nilo, kaj Frémeur.

Najbaraj komunumoj redakti

El la najbaraj komunumoj, nur Caulnes kaj Plumaugat estas en la kantono Caulnes, la aliaj estas en la kantono Broons).

 

Trémeur

Trédias

Yvignac-la-Tour

 

Sévignac

 
   Broons   
 

Caulnes

Plumaugat

Historio redakti

Originoj redakti

Origine, Broons estis komerca centro kaj senjorlando, kiu jam ekzistis almenaŭ ekde frua Mezepoko, kiu estus dependinta de la paroĥo de Yvignac. Tiu senjorlando estis sufiĉe grava kaj multe pli vasta ol la nuna komunumo.

La relativa riĉeco kaj potenco de la senjoroj de Bron lasis kelkajn skribajn spurojn ekde la 12-a jc: en 1109, Pleardus, senjoro de Bron, estis atestanto en fonda akto de la priorejo de Jugon fare de Olivier de Dinan, kio atestas, ke li estis unu el liaj ĉefaj vasaloj. Same, la senjoro de Bron en 1205 ĉeestis la fondon de la abatejo de Bosquen, en kiu la senjoroj Ollivier kaj Geoffroy de Bron donaciis en 1211 sian terbienon de Hermitage kiel porĉiama almozo[6].

Komence de la 12-a jc, la sidejo de la Senjorlando de Bron estis la kastelo de Motte-Bron, verŝajne kastela teramaso, ĝis en 1158, kiam la du ĝemeloj, Robert kaj Hamon de Bron, kverelis pri heredo, ĉiu pretendanta esti la plejaĝulo. La duko Konan la Kvara intervenis por solvi la problemon, partigante Quota tibi (per egalaj partoj) la senjorlandon en du novaj samgrandaj senjorlandoj, donante la parton kun la kastelo de Motte-Bron al la unua, kaj konstruigante identan kastelon nomatan Bron dit Neuf[7] (Kromnomata "Nova"). Se la historio de la familio de Bron-dit-Neuf ne estas elstara, iuj senjoroj de Motte-Bron vere gravis en la historio.

La senjoroj de Motte-Bron redakti

En 1248, Guillaume de Bron partoprenis en la sepa krucmilito, en kiu li distingiĝis kovrante sanktan Ludovikon per sia korpo en la Batalo de Mansourah en 1250. La nomoj de la riveroj (Rosette kaj Damiette) de Broons estas memoraĵo pri tiu okazaĵo, ĉar origine ili estis la nomoj de du brakoj de la riverego Nilo.

En 1251, la senjoro de Pontorson kaj de aliaj lokoj, Robert du Guesclin, fariĝis senjoro de Bron edziĝante al la heredantino. Ilia plejaĝa filo, Robert, postsekvis lin kaj edziĝis al Jeanne de Malemains, kiu donis al li plurajn infanojn, el kiuj la plej aĝa kaj heredanto Bertrand Du Guesclin en 1320. Citindas ankaŭ lia frato kaj militkunulo Ollivier, kaj ilia fratino Julienne, kiu estis abatino de abatejo Saint-Georges en Rennes kaj defendis Pontorson kontraŭ la angloj en 1364.

 
Bertrand du Guesclin, farata konestablo de la reĝo de Francio

Heraldiko redakti

  Blazono france D'argent à une aigle bicéphale éployée de sable, becquée et armée de gueules, et une cotice brochant en bande de gueules.
esperante Arĝenta kun dukapa aglo kun nigraj etenditaj flugiloj ruĝbeka kaj ruĝunga, kun ruĝa dekstra balteeto
Detaloj Temas pri la ŝildo de Bertrand Du Guesclin[8],[9].

Administrado redakti

La kantono de Broons konsistas el la komunumoj Broons, Éréac, Lanrelas, Mégrit, Rouillac, Sévignac, Trédias, Trémeur, Yvignac-la-Tour.

Urbestroj de Broons redakti

Ĝemeliĝo redakti

  Neufahrn in Niederbayern en Germanio ekde la 4-a de septembro 1971[11].

Demografio redakti

Lokoj kaj monumentoj redakti

 
La kolono al Du Guesclin

Ĉefaj fontoj por tiu sekcio : Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan kaj TTT-ejo de la komunumaro de la Lando de Du Guesclin.

Kasteloj redakti

  • Nun restas preskaŭ nenio de la malnova kastelo de Motte-Broons.
  • La kastelo de Brondineuf, kiu konsistigis mezepoke la sidejon de la alia senjorlando de Broons, nun situas sur la komunumo Sévignac.

Nobeldomoj redakti

  • Nobeldomo de Milons, en loko "la Ville-Morel", datiĝanta de la 15-a jc, el kiu restas nur la porĉo.

Religiaj monumentoj redakti

  • Preĝejo Saint-Pierre de Broons rekonstruita ekde 1895 por anstataŭi la malnovan. Ĝia ĉefa portalo estas superata de mozaiko farita de Isidore Odorico (patro) titolita Le Père éternel (La eterna Patro). Virgulino kun infano laŭ baroka stilo, datiĝanta de la 18-a jc, interne troviĝas.

Aliaj redakti

  • Laŭtempe, pluraj monumentoj estis starigitaj memore al Bertrand Du Guesclin, sed nun restas nur unu, kolono el granito alta je 10 metroj, nomata Colonne Du Guesclin (kolono de Du Guesclin), kiu estis starigita en la reĝado de Ludoviko-Filipo en 1841.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

Fontoj redakti

Bibliografio redakti

  • Émile Le Giemble. (2004) Petite histoire de Broons et des Broonais, Monografio en 300 ekzempleroj, faksimilo de la originala eldono en 1944. (franca lingvo), Parizo: Éditions Le Livre d'histoire. ISBN 978-2-84373-451-9.
  • Éric Rondel. (1998) Promenades historiques dans le canton de Broons - Broons, Yvignac, Mégrit (franca lingvo). Fréhel: Éditions Club 35. ISBN 978-2-906775-63-3.

Geografiaj kaj demografiaj referencoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Le Giemble, p. 17.
  2. Éric Rondel rimarkindis ke ĝi subite aperis en la 3-a de frimaire en la jaro 12 ».
  3. Fonto: urba bulteno (Bib n°242)
  4. 4,0 4,1 Nomorigino laŭ Le Giemble, p. 12.
  5. Dictionnaire étymologique des noms de lieu en France, Librairie Guénégaud, Albert Dauzat kaj Charles Rostaing, 1979, Parizo, isbn=2-85023-076-6 p 119 a
  6. Le Giemble, p. 17-18.
  7. Le Giemble, p. 18-19.
  8. Laŭ Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan
  9. 9,0 9,1 9,2 Fonto.
  10. Fonto por la listo de la urbestroj ĝis en 1995 : Rondel, p. 32-42.
  11. Rondel, p. 62.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti