Majaa brosimo

(Alidirektita el Brosimum alicastrum)

La Majaa brosimo (Brosimum alicastrum), estas arbospecio el la genro brosimo de la familio morusacoj, kies aliaj genroj inkludas fikuson kaj moruson.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Majaa brosimo
Fruktoj de Majaa brosimo.
Fruktoj de Majaa brosimo.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Brosimo Brosimum
Brosimum alicastrum
Sw. 1788
Sinonimoj

Alicastrum brownei Kuntze
Brosimum uleanum Mildbr.
Helicostylis bolivarensis Pittier
Piratinera alicastrum (Sw.) Baill.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Majaa brosimo havas multajn lokajn nomojn, interalie tiuj de samnomaj majaaj arkeologiaj ejoj kiaj Iximché kaj Topoxte, ambaŭ en Gvatemalo, kaj Tamuín en Sanktluis-Potosio, indikante la majaa origino de la huasteka popolo.

Priskribo redakti

Tiu neotropisa arbo povas atingi ĝis 45,1 metrojn. Ĝi estas unu el la dudek dominantaj specioj de la majaa arbaro [1]. El la superregantaj specioj, ĝi estas la sola kiu estas vente polenita. Ĝi ankaŭ estas trovita en tradiciaj majaaj arbaroĝardenoj [2].

Du subspecioj komune estas agnoskitaj:

  • Brosimum alicastrum ssp. alicastrum
  • Brosimum alicastrum ssp. bolivarense (Pittier) C.C.Berg

Disvastiĝo redakti

La specio troviĝas en suda Meksiko, Belizo, Gvatemalo, Salvadoro, Karibujo kaj Amazonio. La specio konstituas grandajn arbarerojn en la humidaj malaltaĵaj tropikaj arbaroj precipe je altitudoj de 125 – 800 metroj , en humidaj areoj kie la precipitaĵo sumiĝas je 1500–2000 mm, kaj averaĝaj temperaturoj de 24 °C [3].

Frukto redakti

La frukto disigas sur la grundo en marto kaj aprilo kaj havas grandan semon kiu estas kovrita per maldika, citrus-aromiganta oranĝkolora perikarpo ŝatita de iuj arbaruloj. Pli grave, la granda semo kiu estas envolvita per la bongusta ĉirkaŭfrukto estas manĝebla nukso kiu povas esti lesivita kaj poste prilaborita en kaĉon kaj en nefermentitan panon. Tial oni nomas la frukto ankaŭ pan-nukso. Tiu ĉi estas nutriga kaj havas valoron kiel nutraĵfonton. Ĝi konstituis parton de la dieto de la antaŭkolumbaj Majaoj de la malaltebenaĵa regiono de Mezameriko, kvankam laŭ kiu mezuro estis, restas disputo por majaoj-historiistoj kaj arkeologoj.

 
Matura Majaa brosimo en El Pilar, Belizo.

Ĝi estis plantita fare de la majaa civilizo antaŭ du mil jaroj kaj iuj sciencistoj konsideras ĝin kiel estintan bazmanĝaĵon en la majaa dieto, kvankam alia esplorado malgravigis ĝian signifon. En la moderna epoko ĝi estis neglektitaj kiel fonto de nutrado kaj estis ofte karakterizita kiel malsategomanĝaĵo. Erika Vohman de La Ekvilibro-Fonduso (The Equilibrium Fund) promociis ĝian uzadon en Mezameriko kaj kampanjis por konservi la pluvarbarojn kie Majaa brosimo vegetas. Por tiu laboro Vohman ricevis en 2006 la Premion de Sankta Andreo por la Medio (St Andrews Prize for the Environment) je valoro de 50 000 USD. Ŝi laboris kun kamparaj kaj indiĝenaj virinoj instruante ilin por uzi pan-nukson por plibonigi tropik-pluvarbaran konservadon, rearbarigon, sanon kaj nutradon, manĝaĵsekurecon, la enspezojn de virinoj, memfidon kaj statuson, patrinan sanon kaj beban naskiĝpezojn.

Ekde 2001 La Ekvilibro-Fonduso trejnis pli ol 7000 virinojn de 312 vilaĝoj en Honduro, Nikaragvo, Gvatemalo, Salvadoro kaj Meksiko. La Premion de Sankta Andreo por la Medio estas asignita por vastiĝo de la majaa pan-nukso-programo al novaj regionoj en tiuj landoj.

 
Pan-nuksoj.

La pan-nukso enhavas ekstreme altan proportion de fibroj, kalcio, kalio, foliata acido, fero, zinko, proteino kaj vitaminoj A, E, C kaj B. La freŝaj semoj povas esti kuirataj kaj esti manĝataj aŭ povas esti sekigitaj en la suno por rosti kaj manĝi poste. Stufita, la pan-nuksoj gustumas kiel terpomkaĉo, rostita ĝi gustas kiel ĉokoladokafo kaj povas esti preparataj en multaj aliaj pladoj. En Peteno, la pan-nukso estas kultivita por eksporto kaj loka konsumo kiel pulvoro, por varmaj trinkaĵoj, kaj pano.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Campbell, D. G., A. Ford, et al. 2006 : The Feral Forests of the Eastern Petén - Time and Complexity in the Neotropical Lowlands -, Columbia University Press, 21-55, New-York.
  2. angle Ford, A. 2008 : Dominant Plants of the Maya Forest and Gardens of El Pilar - Implications for Paleoenvironmental Reconstructions -, Journal of Ethnobiology, 28(2): 179-199.
  3. hispane Melgar 1987 : in : Itilizacion Integral del Arbol Genero Brosimum, INCAP.

Eksteraj ligiloj redakti