La Bruĝa Biermuzeo estas turisma allogaĵo, lokigita en la supraj etaĝoj de la poŝtoficejo en la centro de Bruĝo, je la angulo Markt-Breidelstraat. Ĝi kadras en la granda intereso en- kaj eksterlanda por la belga biero. Ne konfuzu ĝin kun la Brouwerijmuseum Brugge (bierfareja muzeo) je Walplein.

Bruĝa Biermuzeo
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Koordinatoj 51° 12′ 31″ N, 3° 13′ 31″ O (mapo)51.2085583333333.2252388888889Koordinatoj: 51° 12′ 31″ N, 3° 13′ 31″ O (mapo)
Bruĝa Biermuzeo (Belgio)
Bruĝa Biermuzeo (Belgio)
DEC
Bruĝa Biermuzeo
Bruĝa Biermuzeo
Situo de Bruĝa Biermuzeo
Map
Bruĝa Biermuzeo
vdr
La Bruĝa Biermuzeo troviĝas en la supra etaĝoj de la poŝtoficejo, je la angulo de Markt kaj Breidelstraat.

Jure redakti

La senprofitdonan asocion Biermuseum Brugge fondis je la 22-a de majo 2013 la sinjoroj Emmanuel Maertens, Thibault Bekaert kaj Dominique Laloo. Ĝia celo estas la ekspluatado de "biermuzeo kun gustumejo". Je la 25-a de aŭgusto 2014 la sidejo de la asocio ŝanĝiĝis al Breidelstraat 3, 8000 Brugge, la adreso de la muzeo.[1]

Loko redakti

La poŝtoficejo je la angulo de Markt kaj Breidelstraat konstruiĝis, kune kun la Provinca Palaco maldekstre de ĝi, laŭ planoj de la arĥitekto Louis Delacenserie. Ĝi ekuziĝis en 1891, multe pli frue al la Provinca Palaco, kiun oni nur finpretigis post la Unua Mondmilito.

La supraj etaĝoj estis uzataj de la urba arĥivo kaj poste de ŝtata administrado. Post la grupigo de la administradaj oficejoj en nova konstruaĵo (Kamgebouw) malantaŭ la stacidomo, tiuj etaĝoj liberiĝis kaj estis venditaj al privatulo. Tiu forluas ilin al la iniciatintoj de la muzeo. La Biermuzeo malfermiĝis por la publiko je la 19-a de julio 2014.

Muzeo redakti

Per tabulkomputilo la vizitantoj povas sekvi (en dek lingvoj) la historion de bierfarado ekde la mezopotamanoj, kun speciala atento por la bruĝaj bierfarejoj. Estas allogaĵoj adaptitaj al infanoj. Post la vizito eblas gustumi bierojn. Estas planata biblioteko kun libroj pri biero.

Eksteraj ligiloj redakti

Referenco redakti

  1. Belga Ŝtatgazeto, entreprena numero 0534.748.726