Bruĝo

municipo en Orienta Flandrio, Belgio
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Belgio. Por komunumo en Francio rigardu la paĝon Bruges (Gironde). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bruges.

Bruĝo (nederlande Brugge) estas komunumo en Belgio, unu el la 133 komunumoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1128. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Bruĝo estas konsiderata unu el la plej belaj urboj de Eŭropo.

Bruĝo
municipo
Rigardo de la belfrido de Rozenhoedkaai
Rigardo de la belfrido de Rozenhoedkaai
Rigardo de la belfrido de Rozenhoedkaai
urbego • urbo de Belgio • municipo en Belgio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Okcidenta Flandrio
Poŝtkodo 8000, 8200, 8310, 8380
Telefonkodo 050
Kodo laŭ NIS 31005
Retpaĝaro www.brugge.be
Politiko
Urbestro Dirk De fauw
Demografio
Loĝantaro 118 053  (januaro 2016)
Loĝdenso 848,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 3° 13′ O (mapo)51.2094444444443.22Koordinatoj: 51° 13′ N, 3° 13′ O (mapo)
Alto 2 m
Areo 138,4 km² (13 840 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Bruĝo en Belgio
Bruĝo en Belgio
Bruĝo (Okcidenta Flandrio)
Bruĝo (Okcidenta Flandrio)
DEC
Bruĝo
Bruĝo
Situo de Bruĝo

Map

Situo de Bruĝo en la provinco Okcidenta Flandrio
Mapo
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bruges [+]
vdr

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Okcidenta Flandrio en la Flandra Regiono, kaj krome administra centro de distrikto. Bruĝo situas en la nordokcidento de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 118 053 loĝantojn.

Ekde 1971 la komunumoj Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Jozef, Sint-Kruis, Sint-Michiels, Sint-Pieters, Zeebrugge kaj Zwankendamme apartenas al Brugge. Steenbrugge estas loĝkvartalo en la sudo de Assebroek.

La historia urbocentro estas Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas ovo-forma kaj proksimume 430 hektarojn granda. La areo de la tuta urbo sumiĝas al pli ol 13.840 hektaroj, inkluzive de 1.075 hektaroj de la marbordo, ĉe Zeebrugge (la haveno de la urbo, kies nomo signifas "Bruĝo ĉe la maro").

Kune kun kelkaj aliaj kanal-bazitaj nordaj urboj, kiel ekzemple Amsterdamo, ĝi foje estas referita kiel "La Venecio de la Nordo". Vidu artikolon Bruĝaj kanaloj.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Bruĝo.

La unuaj signoj de la homa loĝado sur la nuna teritorio de Bruĝo datiĝas de la 2-a jarcento, kiam estis gaula-romia setlejo. La nomo de Bruĝo estis unue menciita inter 850 kaj 875. Inter la 9-a kaj 12-a jarcento la urbo danke al la grava haveno kreskis ĝis internacia komerca centro.

En 1089 Bruĝo estis proklamita ĉefurbo de la Graflando Flandrio kaj ekde la 13-a ĝis la 15-a jarcento Bruĝo povis esti konsiderita la ekonomia ĉefurbo de nordokcidenta Eŭropo. Pro ĝia graveco en Bruĝo ekestis la unua borso en la mondo.

 
Mapo de Bruĝo el 1562 desegnita de Marcus Gerards.

La 14-a jarcento estis la ora epoko de Bruĝo. Tiutempe la urbo havis 46.000 loĝantojn. La urbo plivastiĝis kaj estis konstruita dua remparo sur kiu ankoraŭ nun restas videblaj pluraj pordegoj. La burgonja dinastio elektis Bruĝon kiel sian rezidejon kaj altiris multajn elstarajn artistojn, inkluzive de pentristoj kaj arkitektoj. Tio rezultis en grandega riĉiĝo de la urbo el arkitektura, arta kaj kultura vidpunkto. La monumenta urbodomo estas bona ekzemplo, sed ankaŭ multaj imponaj preĝejoj kaj domoj datiĝas de tiu periodo.

La morto de Maria de Burgonjo (1457-1482) estis turnopunkto. La burgonjanoj forlasis la urbon kaj alproksomiĝis la fino de Bruĝo kiel internacia komerco centro. Antverpeno transprenis tiun rolon dum jarcento kaj Bruĝo ruiniĝis. De 1592 ĝis 1713 la hispana reĝo ankaŭ estis grafo de Flandrio. Tiu hispana regado, akompanita de kelkaj religiaj militoj, pli trenis la urbon en la abismon.

Al tio sekvis la aŭstria regado, la anekso de Francio, la kunigo kun Nederlando kaj en 1830 la sendependeco de Belgio. Inter 1600 kaj 1885 Bruĝo apartenis al la plej malriĉaj urboj de la regiono. La industria revolucio alportis al Bruĝo nur ioman ŝanĝon.

Finfine, estis la franclingva romano Bruges-la-Morte (Bruĝo la mortinta) de Georges Rodenbach, kiu denove famigis la urbon. En tiu libro Bruĝo estis priskribita kiel malriĉiĝinta sed mistera kaj tio kondukis al subita inversio en la internacia intereso. La historia heredaĵo estis remalkovrita (ankaŭ danke al la multaj britoj kiu tiutempe loĝis en Bruĝo) kaj konstruo de la haveno de Zeebrugge en 1896 ankaŭ metis ekonomian bazon por revivigo. La ekspozicio de pentraĵoj de Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Hans Memling kaj aliaj (la t.n. Flandraj Primitivuloj) en 1902 estis la impeto por la forta kultura kaj turisma disvolviĝo kiu karakterizas la urbon ĝis nun.

Dum la du mondmilitoj Bruĝo ne spertis grandajn detruojn. En 1971 la teritorio de la urbo estis pligrandigita per kunfandiĝo kun la ĉirkaŭaj komunumoj. En 2000 la urbocentro iĝis Monda heredaĵo de Unesko kaj dum 2002 Bruĝo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Geografio redakti

 
Evoluo de ter-uzo en Bruĝo.

La areo en kiu Bruĝo kreskis kuŝas je la rando de la poldero, ĉirkaŭ 15 km de la Norda Maro.

Bruĝo havas ok partkomunumojn, ses — Bruĝo, Sint-Andries, Sint-Michiels, Assebroek, Sint-Kruis kaj Koolkerke — havas urban karakteron kaj du — Dudzele kaj Lissewege — estas karakterizitaj de unuflanke kampara kaj aliflanke haveno-rilata pejzaĝo. La historia urbocentro — la tiel nomata ovo ene de la remparo — havas la plej altan loĝdensecon. Ankaŭ kvartaloj najbaraj al la urbocentro ofte havas altan densecon, kelkfoje pli altan ol iuj kvartaloj en la centro.

Administra divido redakti

Partkomunumoj redakti

 
Mapo de la partkomunumoj

Tra la jaroj, la areo de la urbo konsiderinde grandiĝis. Malsupre estas superrigardo de la aneksitaj komunumoj kaj kvartaloj (montrita estas la jaro en kiu la aneksado okazis).

Nur la komunumoj aneksitaj en 1971 estas nomitaj partkomunumoj.

# Nomo Surfaco
(km²)
Loĝantoj
(31/12/2012)
I




Bruĝo
- Centro (t.n. ovo)
- Kristus-Koning
- Sint-Jozef
- Sint-Pieters

4,30
1,01


37.283
19.741
4.603
5.359
7.580
II Koolkerke 4,17 3.360
III Sint-Andries 20,65 19.589
IV Sint-Michiels 11,62 12.130
V Assebroek 8,52 19.532
VI Sint-Kruis 13,77 15.955
VII Dudzele 21,92 2.545
VIII



Lissewege
- Lissewege
- Zeebrugge
- Zwankendamme

11,44


7.184
2.417
4.094
673
Fonto: Urba jarraporto 2012

Periferiaj komunumoj redakti

a. Blankenberge
b. Zuienkerke
c. Jabbeke
d. Zedelgem

 

e. Oostkamp
f. Beernem
g. Damme
h. Knokke-Heist

Klimato redakti

 
Temperaturo dum julio inter 1988 kaj 2007.
 
precipitaĵo dum la somero inter 1988 kaj 2007.

En Bruĝo regas modera klimato, influata de la apuda maro. Vintro estas relative milda kaj somero estas sufiĉe freŝa. La Golfa Marfluo de la Atlantika Oceano varmiĝas la Nordan Maron. La okcidenta kaj sudokcidenta ventoj estas tial pli mildaj. Dum vintro la meza temperaturo estas ĉirkaŭ 2 , dum somero 20 .

La plej humidaj monatoj de la jaro normale estas aŭgusto, oktobro, novembro kaj decembro, sed dum la tuta jaro eblas multa pluvo. La plej sunplenaj monatoj estas majo ĝis aŭgusto.

Demografio redakti

De la 117.577 loĝantoj je la 1-a de januaro 2013, estis 57.050 viroj kaj 60.527 virinoj. Estis 22.705 bruĝanoj en la aĝogrupo de 0 al 19 jaroj, 68.832 en la aĝogrupo de 20 al 64 jaroj, kaj 26.040 +65-jaruloj. La urbo havis 52.776 familiojn kaj 4962 personoj havis eksterlandan ŝtatanecon. Dum 2013 estis 1023 naskiĝoj kaj 1277 mortoj.

Evoluo de la loĝantaro redakti

  • Fonto: NIS (Nacia Statistika Instituto) - Rim.: 1806 ĝis 1970=popolnombradoj; ekde 1971=loĝantoj je la 1-a de januaro
  • 1899: Anekso de Sint-Pieters-op-den-Dijk kaj partoj de Dudzele, Koolkerke, Lissewege kaj Uitkerke (+ 20,97 km² kun 2984 loĝantoj)
  • 1901: Anekso de partoj de Heist, Lissewege, Sint-Andries kaj Uitkerke (+ 3,90 km² kun 465 loĝantoj)
  • 1932: Anekso de parto de Lissewege kaj Zuienkerke (+ 5,73 km² kun 732 loĝantoj)
  • 1956: Anekso de parto de Sint-Michiels (+ 0,16 km² kun 24 loĝantoj)
  • 1971: Anekso de Assebroek, Dudzele, Koolkerke, Lissewege, Sint-Andries, Sint-Kruis kaj Sint-Michiels kaj partoj de Heist, Loppem kaj Oostkamp; cedo de parto al Oostkerke (+ 95,54 km² kun 65.903 loĝantoj)
  • 1977: cedo de parto al Damme (- 2,75 km² kun 367 loĝantoj)

Turismo kaj vidindaĵoj redakti

 
Domoj kun ŝtuparforma gablo en Dweersstraat.
 
La Prinsenhof (princa korto), nun kvinstela hotelo Dukes' Palace.
 
Vido al Rozenhoedkaai, kun fone la belfrido.
 
Dijver, kun fone la turo de la preĝejo de Nia Sinjorino kaj antaŭe kelkaj tipaj cignoj.
 
La Kruispoort.
 
La belfrido.
 
La urbodomo.
 
La Gruuthuse-muzeo.

Bruĝo estas hodiaŭ plej konata kiel historia urbo kun multaj kulturaj heredaĵoj. La historia centro estas bone konservita. La nuna aspekto de la urbo tamen estis forte influita de la intereso en la Gotika Reviviĝo en la 19-a jarcento. Multaj konstruaĵoj estis poste ornamitaj, restarigitaj aŭ rekonstruitaj en novgotika stilo. La kanaloj, la historio kaj la vendejaj stratoj allogas multajn homojn.

Por la turistoj la urbocentro havas centon da hoteloj kun pli ol 8300 litoj. La junulargastejoj havas plian 1300 litojn.

La multaj restoracioj kaj butikoj celantaj la turistojn, tamen, parte forpuŝas la loĝantojn, ĉefe en la turisma kvartalo, la t.n. ora triangulo (kies pintoj estas Stacidomo - 't Zand - Markt).

Kultura heredaĵo redakti

Civila heredaĵo redakti

Ĉie en la urbo estas historiaj konstruaĵoj. La du ĉefaj placoj de la urbocentro estas:

  • La komerca ĉefplaco Markt, kun la belfrido kaj pluraj novgotikaj konstruaĵoj, i.a. la Provinca Palaco (kie ĝis la fino de la 18-a jarcento troviĝis la 'akvohalo', kovrita haveno).
  • La administra ĉefplaco Burg kun i.a. la urbodomo kaj la eksa juĝejo, ĝis la Franca Revolucio la administra centro de la Brugse Vrije, la kampara cirkaŭajo de Bruĝo.
Religia heredaĵo redakti

Apud la duonreligia Beginejo Ten Wijngaerde la ĉefaj religiaj konstruaĵoj estas:

En kaj ekster la urbocentro estas dekoj da preĝejoj kaj monaĥejoj, de tre malnovaj ĝis modernaj. Pluraj monaĥejoj jam malaperis aŭ ricevis alian uzon pro manko de monaĥoj. Ankaŭ por la ne plu bezonataj preĝejoj oni arde serĉas alian destinon.

Tombejoj redakti

Apenaŭ konataj de turistoj estas la bruĝaj tombejoj. Vidu la paĝon Centra Tombejo de Bruĝo.

Muzeoj redakti

Urbaj muzeoj redakti

La bruĝaj muzeoj estas dividitaj en tri grupojn:

Kelkaj religiaj konstruaĵoj, ekzemple la katedralo, ankaŭ havas muzeon.

 
La katedralo.
Privataj muzeoj redakti

Dum la lastaj jaroj ekestis pluraj privataj muzeoj:

Kulturo kaj distro redakti

Gastronomio redakti

Multaj bieroj kaj manĝaĵoj uzas la marknomon Brugge, kvankam ili nur malofte estas produktitaj en la urbo.

Restoracioj kaj trinkejoj redakti

Abundas trinkejoj kaj manĝejoj. En la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo estas pluraj restoracioj kun Michelin-steloj.

Teatroj kaj koncertejoj redakti

 
Koncertejo.

La ĉefaj ejoj estas Concertgebouw (koncertejo, 1300 sidlokoj) kaj Stadsschouwburg (urba teatro, 700 sidlokoj).

Malpli grandaj estas i.a. Biekorf, De Dijk, De Werf, Het Entrepot, Magdalenazaal.

Kinejoj redakti

La unua filmprezentado en Bruĝo okazis la 5-an de septembro 1896 en De Gouden Arend, Vlamingstraat 46, kontraŭe de la urba teatro.

Dum la pasintaj jardekoj la kinejoj unu post la alia malaperis. En la urbocentro restas Cinema Lumière, ekster la centro (en Sint-Michiels) estas Kinepolis.

Parkoj redakti

 
Het Minnewater kaj la samnoma parko.

La plej malnovaj parkoj estas la remparo, kiu ĉirkaŭas la urbocentron, kaj la Botanika ĝardeno (oficale Koningin Astridpark), ambaŭ kreitaj en la 19-a jarcento. Al tiuj aldoniĝis ekde la 1970-aj jaroj pluraj malpli grandaj parkoj, eksaj privataj parkoj, restaĵoj de malaperintaj monaĥejoj aŭ sur tereno de eksaj fabrikoj. Ankaŭ ekster la centro estas grandaj parkoj.

Bibliotekoj kaj arĥivoj redakti

 
La nova konstruaĵoj de la Ŝtata Arĥivo (Rijksarchief) je Predikherenrei (Coupure).

Ĉefa urba biblioteko estas Biekorf (nomita laŭ revuo kiun fondis Guido Gezelle) kun modernaj kaj historiaj librokolektoj. Ĝi havas 12 filiojn dise en la urbo. Tolhuis estas provinca biblioteko, interesa pro sia kolekto Westflandrica (dokumentoj pri Okcidenta Flandrio). Estas kelkdekaj privataj kaj duonpublikaj bibliotekoj (ligitaj al lernejoj, monaĥejoj...), konsulteblaj post interkonsento.

Bruĝo gastigas urban (je Burg), provincan (en Sint-Andries) kaj ŝtatan (je Predikherenrei) arĥivojn. Krome estas pluraj privataj kaj specialigitaj arĥivoj.

Amaskomunikiloj redakti

Bruĝo havas regionan gazeton, la Brugsch Handelsblad (Bruĝa komerca gazeto), fakte regiona eldono de la Krant van West-Vlaanderen (Gazeto de Okcidenta Flandrio). Krome tutflandraj tagaj gazetoj kiel Het Nieuwsblad kaj Het Laatste Nieuws enhavas paĝojn kun novaĵoj el la regiono.

Estas kelkaj lokaj radiostacioj kaj televida stacio Focus por la norda kaj okcidenta parto de la provinco.

Ekonomio redakti

Bruĝo estas grava ekonomia centro. La urbo havas, post Antverpeno kaj Gento, la plej altan nombron da laborpostenoj en Flandrio: pli ol 74.000 en 2012. De la profesi-aktiva loĝantaro (20-64-jara) en 2012 73,3% profesie laboris. La 1-an de januaro 2013 Bruĝo havis 3.618 labor-serĉantojn, aŭ proksimume 6,6% de la laborforto, el kiuj 36% longtempe.

La meza jara enspezo je persono estis 17.847 eŭroj en 2011.[1]

Haveno redakti

 
La Elly Mærsk, unu el la plej grandaj kontenerŝipoj en la mondo.

La marhaveno de Bruĝo, kutime nomata Zeebrugge, estas la plej granda laborprovizanto de Bruĝo, multe pli granda ol la turismo. Ĉefaj trafikoj estas konteneroj kaj novaj aŭtoj.

Aliaj entreprenoj redakti

En la industriaj zonoj de la urbo estas multaj etaj ĝis mezgrandaj entreprenoj kiuj aktivas loke, nacie kaj internacie. Post la malapero de Philips, kiu dum jardekoj havis televidilo-fabrikon en la urbo, restas nur du filioj de gravaj multnaciaj entreprenoj: Bombardier Transportation (fervojaj veturiloj) kaj Dana Corporation (transmisioj por pezaj veturiloj).

Sude de la urbo, jam delonge estas planata zono por ĉefsidejoj kaj esplorejoj de altteĥnologiaj entreprenoj. Tiu projekto, nomita Chartreuse, pro politikaj kaj administraj kialoj daŭre restas plano.

Butikumado redakti

 
Noordzandstraat, kun dekstre la enirejo de Zilverpand.

La ĉefaj komercaj stratoj en la urbocentro estas la du paralelaj stratoj kiuj konektas 't Zand kaj Markt: norde Noordzandstraat kaj Geldmuntstraat, sude Zuidzandstraat kaj Steenstraat. Inter tiuj du aksoj estas Zilverpand, iama mezlernejo, nun kuno de subtera parkejo, stratnivelaj vendejoj kaj supraj loĝejoj.

Ekster la centro troviĝas vendejoj laŭlonge de la ĉefaj vojoj, ekzemple je Maalsesteenweg kaj Sint-Pieterskaai, kaj en kelkaj vendejaj zonoj, ekzemple Fort Lapin, Hoge Express kaj Express Park.

Trafiko kaj transporto redakti

 
Ĉefaj aŭtovojoj kaj fervojoj en Bruĝo.

Aŭtovojoj redakti

Sude de Bruĝo estas la E40-aŭtovojo kiu oriente ligas la urbon kun Gento kaj Bruselo kaj en la alia direkto sekvante la marbordon kun Francio. La E403, daŭrigo de la Expressweg (N31) el Zeebrugge, ligas la regionon al sudaj urboj Kortrijk, Tournai kaj Lille. Norde de la urbo komencis konstrulaboroj por plibonigi la konekton de la haveno kun la E34 en la direkto de Antverpeno.

 
La N351 (Bevrijdingslaan) iĝu, post konstruo de kelkaj aldonaj pontoj, la preferata konekto inter la aŭtovojoj kaj la urbocentro.

Fervojoj redakti

La ĉefa stacidomo troviĝas je la sudokcidenta rando de la urbocentro. Estas kelkaj etaj trajnhaltejoj sur la fervojo linio al Zeebrugge.

Ekde Bruĝo estas linio okcidenten al Oostende, nordokcidenten al Blankenberge, norden al Zeebrugge, nordorienten al Knokke-Heist, orienten al Gento kaj Bruselo, kaj suden al Kortrijk Sur la gravaj linioj estas almenaŭ du rapidaj trajnoj hore.

Kanaloj redakti

 
La Koningsbrug-ponto super la Spiegelrei, kun fone la Poortersloge.

Nun sur la urbocentraj bruĝaj kanaloj nur veturas turismaj ŝipetoj. La plej grandaj (Langerei kaj Coupure) ĝis en la 20-a jarcento estis uzitaj por vartransporto. Ankaŭ la kanalo al Damme kaj Sluis nur utilas al turismo. La interna haveno de la urbo estas konektita al la maro per kanaloj al Zeebrugge kaj Oostende. Enlanden la nura konekto estas la kanalo al Gento. Ĝi estis plilarĝita kaj uzebla por larĝaj barĝoj ekde Beernem, sed la modernigo inter Beernem kaj la interna haveno de Bruĝo dum jardekoj estis prokrastita, ĉar estis planoj por tute nova kanalo norde de la urbo. En 2014 oni finfine konkludis ke tiu projekto estas teknike kaj finance apenaŭ realigebla kaj la flandra registaro intencas rapide modernigi la restantan parton.

Flughavenoj redakti

Bruĝo ne havas flughavenon. Plej proksima, je 25 kilometroj, estas tiu de Oostende (Middelkerke), sed ĝi ne ofertas regulajn liniojn. Je iom pli ol 100 kilometroj estas la flughavenoj de Bruselo (Zaventem), bone atingebla per trajno, kaj Charleroi, atingebla per privata busservo.

Urba publika transporto redakti

 
Busstatio 't Zand.

Ĝis 1951 la enurban publikan transporton prizorgis elektraj tramoj. Poste ilin anstataŭis busoj. Eksterurbe unue veturis vapor-, poste dizelaj tramoj; ankaŭ ilin anstataŭis busoj. Estas translima buslinio al Breskens (Nederlando). Tra Zeebrugge pasas la Kusttram kiu priservas la tutan belgan marbordon.

Instruado redakti

 
Ĉefkonstruaĵo de la Vives-altlernejo en Sint-Michiels.

Kiel provinca ĉefurbo Bruĝo ankaŭ estas ankaŭ regiona centro por instruado. Estas multaj mez- kaj altlernejoj. Universitaton Bruĝo ne havas, sed kelkaj alternejoj havas kunlaborkontrakton kun universitatoj de Loveno kaj Gento. La Kolegio de Eŭropo ofertas postbakalaŭrajn eŭropajn studojn.

Sporto redakti

Futbalo redakti

 
La Jan Breydel-stadiono.

En la sporta mondo Bruĝo estas ĉefe konata pro Club Brugge kaj Cercle Brugge, du el la plej malnovaj futbalo-kluboj de Belgio. Ekde kelkaj jardekoj ili kune uzas la Jan Breydel-stadionon en Sint-Andries. Tamen, la situo de granda stadiono en dense loĝata kvartalo estas problemiga. Unue estas planita nova stadiono sude de la urbo je Chartreuse, sed nun estas projekto por du stadionoj je Blauwe Toren, norde de la urbo.

Sanservoj redakti

 
Hospitalo Sint-Jan.

La ĉefaj malsanulejoj de Bruĝo estas Sint-Jan en kvartalo Sint-Pieters (ĝis ĉirkaŭ 1970 establita en la urbocentro) kaj Sint-Lucas en Steenbrugge (nove konstruita en la 1960-aj jaroj).

Religio redakti

Bruĝo estas sidejo de la katolika episkopo de la diocezo de Bruĝo, kun katedralo kaj seminario. Pro manko de pastroj la paroĥoj estas grupigitaj kaj antaŭvideblas ke baldaŭ pluraj preĝejoj perdos sian funkcion kaj estos reuzataj por aliaj celoj. Simila situacio estas ĉe la monaĥejoj, kiuj iom post iom estas forlasitaj.

En Bruĝo ankaŭ estas reprezentataj kaj havas siajn kunvenejojn multaj aliaj religioj, liberpensuloj kaj framasonoj.

Urbestraro redakti

Ekde 2019 urbestro estas Dirk De fauw. Li estras koalicion de kristandemokratoj, socialistoj kaj liberaluloj.

KAARTENHUIS redakti

Bruĝo havas longan tradicion de pristudado de sia historio. En 1838 estis fondita la historia societo Société d'émulation pour l'histoire et les antiquités de Bruges et de la Flandre Occidentale. Estis la oficialigo de neformala grupeto de tri pastroj (Charles Carton, Joseph-Olivier Andries kaj Ferdinand Van de Putte), oraĵisto François De Hondt kaj apotekisto Philippe De Stoop. Ekzemplo estis la learned societies en Britio. Dum sia ekzisto ĝi evoluis de societo de la ĉefe franclingva elito al pli malferma asocio de nederlandlingvaj fakuloj kaj interesitoj. En 1979 ĝi oficiale alprenis la nederlandlingvan nomon Genootschap voor Geschiedenis te Brugge (Societo por Historio de Bruĝo).

La Genootschap estas la plej prestiĝa tia asocio en la urbo, sed ekzistas pluraj aliaj. Gvidan rolon en la pristudo de la loka historio havas la urba arĥivo ekde sia translokiĝo al pli bona alirebla ejo je Burg 11A. Kun helpo de skipo de volontuloj realiĝis diversaj projektoj por igi la enhavon de la arĥivo pli bone alirebla por interesitoj, ankaŭ en bita formo kaj tra la interreto. Unu tia projekto estas Huizenonderzoek (esplorado de la historio de domoj) kiu ekde 1995 ligas la informojn de la urba katastro el la 16-a ĝis 19-a jarcento al historiaj mapoj. La projekto pro daŭra aldono de informoj pliampleksiĝis kaj plikompliĝis. En 2013-2014 Huizenonderzoek estis transprenita de "KAARTENHUIS", nova projekto kiu plene ekspluatas la eblojn de geografia informsistemo (GIS), tute konsultebla rete, sen devigo de registrado.

La nomo "KAARTENHUIS" estas vortludo. Unuflanke ĝi estas "mapo kaj domo", do la pristudataj objektoj. Aliflanke la nederlanda vorto kaartenhuis (domo farita el ludkartoj) signifas "himero", "fantaziaĵo".

Estas tri eroj:

  • "Kaart" (mapo) estas kolekto de historiaj kaj nuntempaj mapoj kiujn per diversaj metodoj eblas kompari, por tiel konstati la evoluon de la urbo.
  • "Huis" (domo) enhavas diversajn informojn pri domoj, ĉu historiajn, ĉu aktualajn (ekzemple leĝan protekton).
  • "Magis" (MArcus Gerards InformSistemo, laŭ la desegnanto de la urboplano el 1561, kiu estas la ĉefa bazo por la domhistorio de la urbocentro) havas alian originon, sed dum sia evoluo integriĝis en "KAARTENHUIS".

Estas la intenco aldoni kaj interligi laŭeble multajn informojn, rete konsulteblajn de historiistoj, interesitoj, turistoj... ne nur ekde sia hejma aŭ oficeja komputilo, sed ankaŭ surstrate per poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj. Iom post iom aldoniĝos informoj pri aliaj urbokvartaloj.

Diversaĵoj redakti

 

La moknomo de la bruĝanoj estas zotten (frenezuloj). Tiun kromnomon ili ŝuldas, laŭ legendo, al Maksimiliano de Aŭstrio. Okaze de sia lukto por aŭtonomeco, la bruĝanoj en 1487 dum iom da tempo malliberigis Maksimilianon. Sekve al tio, li malpermesis al ili la okazigon de jara foiro kaj aliaj festoj. Provante pacigi lin Bruĝo okazigis grandegan feston honore al li kaj demandis permeson denove organizi foiron, kolekti impostojn kaj... konstrui novan frenezulejon. Li respondis: "Fermu ĉiujn pordegojn de Bruĝo kaj vi havos frenezulejon". Loka Bierfarejo De Halve Maan antaŭ kelkaj jaroj surmerkatigis bieron kun la nomo Brugse Zot.

Famuloj redakti

Bruĝaj esperantistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Lokale statistieken. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2014-10-13.

Bibliografio redakti

  • Yvonne Thooris, Bruĝo, Belga Esperantisto, januaro-februaro 1924, p. 2-8
  • J. A. Van Houtte, De geschiedenis van Brugge
  • V. Vermeersch, Brugge en de zee
  • A. Vandewalle, Brugge, de geschiedenis van een Europese stad
  • M. Ryckaert, Brugge. Historische stedenatlas

Vidu ankaŭ redakti

Panoramoj redakti

Panoramo de la urbo, prenita de la belfrido (2009).
360° Panorama de la placo 't Zand (kun la koncertejo).
La ĉefplaco Markt.
La kanaloj Groenerei (centre) kaj Rozenhoedkaai (dekstre).
Vido ekde Rozenhoedkaai.
La kanaloj Spiegelrei kaj Langerei.
La Burg (kun la iama juĝejo, la urbodomo kaj la Baziliko de la Sankta Sango).
Ekstero de beginejo.
Interno de la Beginejo.

Vidu ankaŭ redakti

Delphine Lecompte, poetino el Bruĝo

Eksteraj ligiloj redakti


 
Provinco Okcidenta Flandrio
 

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj