Bruck an der Leitha
Bruck an der Leitha [bruk anda lajta] estas urba komunumo en Malsupra Aŭstrio. Ĝi situas 35 km oriente de Vieno kaj samdistance sudokcidente de Bratislavo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma distrikto. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de la jaro 2016 en la komunumo vivis 7 887 loĝantoj.
Bruck an der Leitha | |||||||||
| |||||||||
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||||||
Federacia lando | Malsupra Aŭstrio | ||||||||
Distrikto | Bruck an der Leitha | ||||||||
Urborajtoj | |||||||||
Koordinatoj | 48°01′30″N 16°46′45″O / 48.025°N, 16.77917°O (mapo) | ||||||||
Alto super la marnivelo | 156 m | ||||||||
Areo | 23,81 km² | ||||||||
Loĝantaro | 7 887 (stato 2016) | ||||||||
Loĝdenso | 322 loĝ./km² | ||||||||
Poŝtkodo | 2460 | ||||||||
Telefona antaŭkodo | 02162 | ||||||||
Oficiala kodo | 3 07 04 | ||||||||
Urbestro | Richard Hemmer | ||||||||
Partio de komunumestro | SPÖ | ||||||||
Adreso de la administrejo | Hauptplatz 16, 2460 Bruck an der Leitha | ||||||||
Partneraj urboj | Bruckmühl | ||||||||
Komunuma retejo | www.bruckleitha.at | ||||||||
Tra Bruck pasas vojo B10 (Budapester Strasse); norde-oriente preterpasas aŭtovojo A4 (Vieno – Hungario), de kiu nord-oriente debranĉiĝas aŭtovojo A6 al Bratislavo. Rivero Leitha trafluas la urbon de sud-okcidento al nord-oriento. Ĝi nome distingas la urbon disde Bruck an der Mur.
Fervoje Bruck situas ĉe la internacia linio Vieno – Györ – Budapeŝto. Por mallongdistanca trafiko ĝi estas finstacio de linio S60, kiu iras okcidenten al Vieno. Orienten estas fervoja ligo al Parndorf kaj plu al Bratislavo, Hegyeshalom aŭ Neusiedl am See.
Entrepreno en Bruck estas la plej granda produktanto de planta dizeloleo en Aŭstrio.
Famuloj
redaktiEn Bruck an der Leitha naskiĝis hungara juristo Aladár Schnierer.