Brulkamero estas ujo, en kiu okazas eksotermaj reakcioj per alkonduko de unu aŭ pluraj bruligaĵoj kaj oksidatoroj (oksigenportantoj). La reakcion povas akceli katalizatoro.

La brulkamero havas plurajn enkondukajn aperturojn por la reagontaj materialoj kaj unu aperturon por la estiĝantaj gasoj. Oni enkondukas la bruligaĵojn en reguligita kvanto tra ajuto en la brulkameron. Ĉe raketo, oni enkondukas reguligite ankaŭ la oksidigan materialon. La brulkamero funkcias daŭre, ne cikle.

Laŭ uztipo, la premo en raketa brulkamero povas altiĝi ĝis 200 baroj, dum la temperaturo ĝis 3300 °C. Oni uzas por la brulkamera muro kromnikelan ŝtalon, kiu pliboniĝas per aldono de volframo, titanio kaj molibdeno konforme al la varmegaj kaj premaj bezonoj.

Ĉe tre alta temperatura efiko, oni devas malvarmigi la brulkameran muron. En gasturbinoj oni uzas aeron por tiu celo, en aliaj tipoj oni elformas protektan tavolon el grafito, volframo aŭ alia materialo.

Vidu ankaŭ redakti