Brulmonteto

Brulmonteto aŭ angle Burnt Mound (angle bruligita monteto, ankaŭ nomita: ancient cooking place (=prahistoria kuirloko) aŭ irlande fulacht fiadh respektive fulacht fiann) estas sur la britaj insuloj, inkluzive de 200 sur la Orkadoj (Hawell, Brulmonteto Meur, Liddle Brulmonteto) kaj Ŝetlando (Ness of Sound, Bressay) speciala formo de trovejoj el la bronzepoko. Speciale multaj estas konataj el Irlando (Ballyvourney Burnt Mound) kaj kelkaj el Skandinavio (tie nomataj Skärvstenshögar). En 1990 la unuaj rezultoj pri la bronzepokaj bruligitaj montetoj ĉe la sveda marbordo estis publikigataj.

rekonstruaĵo
Brulmonteto de Cruester sur la insulo Bressay
Rekonstruaĵo en Ulster History Park
Liddle sur la Orkadoj
Fulacht Fia de Drombeg

La unuaj instalaĵoj estis trovitaj de arĥeologoj ĉirkaŭ Baile Bhuirne (Ballyvourney) en la graflando Corcaigh. Tipa estas 1,8 m longa kaj averaĝe 1,0 m larĝa ortangula trapezforma trogo. En la sudokcidenta parto kuŝis vertikale stariganta ŝtonplato en kadrigita forno. En la nordoriento kuŝis ŝtone enkadrigita tertruo de du metrojn longeco, kiu fariĝis pli mallarĝa direkte al la fino de 1,8 m al 0,8 m. Ĝi estas identigita kiel bakforno aŭ rostejo. Neregula kabano enhavis truojn de palisoj. Tiaj ejoj estas tre disvastigitaj, ekzemple en Teeronea, graflando Corcaigh, kaj Derrybrusks, Graflando Fear Manach.

KialoRedakti

Ili povas esti restoj de bierfarejo, kuirejo, tekstilfarejoj aŭ saŭnoj. Ĉirkaŭ 1600 brulmontetoj estas listigitaj en la nacia listo de monumentoj de Skotlando. En Irlando Anne-Marie Denvir kalkulas kun 20 000 tiaj lokoj. Nur en la graflando Corcaigh troviĝas pli ol 2 000.

LiteraturoRedakti

  • M. A. Hodder/L. H. Barfield (Hrsg.), Second International Burnt Mound Conference 1990, Sandwell (West Midlands): Burnt mounds and hot stone technology : papers from the Second International Burnt Mound Conference, Sandwell, 12th–14th October 1990. Sandwell (West Midlands): Sandwell Metropolitan Borough Council 1991.
  • Victor Buckley (Hrsg.), Burnt offerings: international contributions to burnt mound archaeology. Dublin, Wordwell 1990.
  • T. B. Larsson: Skarvstenshogar The Burnt Mounds of Sweden. In Burnt Offerings: International Contributions to Burnt Mound Archaeology, compiled by V. Buckley, S. 142–152. Wordwell Ltd., Academic Publishers, Dublin, Ireland. 1990
  • I. M. C. Anthony, D. C. W. Sandersona, G. T. Cooka, D. Abernethyb und R. A. Housley: Dating a burnt mound from Kilmartin, Argyll, Scotland 2000
  • John Ó Néill: Burnt Mounds in Northern and Western Europe: : A study of prehistoric technology and society. VDM Verlag Dr. Müller. ISBN 978-3639206098.
  • L. H. Barfield: Hot stones: hot food or hot baths? Burnt mounds and hot stone technology. Sandwell Metropolitan Borough Council. 1991
  • L. H. Barfield, M. A. Hodder: Burnt mounds as saunas and the prehistory of bathing? Antiquity 61. 1987.
  • Martin Rundkvist: Skärvstenshögar med gravgömmor i östligaste Mälarområdet. In: Fornvännen, Band 89, Stockholm 1994, S. 83–89 (Digitalisat).

Eksteraj ligilojRedakti