La Bruna mesito (Mesitornis unicolor) aŭ laŭ la latina scienca nomo Unukolora mesito estas surgrunde loĝanta birdospecio endemia de Madagaskaro. Ĝi estas unu el la tri specioj de la familio de mesitoj nome Mesitornitedoj, kaj kvankam vundebla, ĝi estas la plej disvastigata el la tri samfamilianoj, ĉiuj loĝantaj en la insulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna mesito
Bruna mesito
Bruna mesito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Mesitornitoformaj Mesitornithiformes
Familio: Mesitornitedoj Mesitornithidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Mesitornis
Specio: M. unicolor
Mesitornis unicolor
(Des Murs, 1845)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bruna mesito estas mezgranda surterema birdo kiu estis ofte priskribita kiel raleca (simila al familio kun kiu la mesitoj estas foje lokitaj). Tiu specio havas senmarkan vizaĝon (male al la samgenra Blankabrusta mesito), markita nur per iome kontrasta ĉirkaŭokulo ĉirkaŭ tre granda okulo kaj varia blanka strio malantaŭ la okulo. Ĝi havas mallongan kaj rektan bekon. La supraj partoj de la birdo estas ruĝecbrunaj, la subaj partoj estas flavecaj sen striado (male al la samgenra Blankabrusta mesito).

La Bruna mesito estas humidarbara specio; ĝi manĝas irante tra la arbargrundo turninte mortintajn foliojn por trovi senvertebrulojn. La preferata habitato estas neĝenata falfoliaj arbaroj el marnivelo al ĝis 1100 metroj s. m.

La populacio de tiu specio estas dise distribuata kaj vundebla ĉar preferas arbarojn de malaltaj lokoj sub la plej grandaj premoj el homfara ĝenado. Ĝi suferas pro ĝenado, kaj ties arbaraj hejmoj estas minacataj pro arbarekspluatado kaj arbaraj incendioj.

Referencoj redakti

  • Handbook of the Birds of the World, Volume Three, Hoatzin to Auks; de Hoyo, Elliot and Sargatal, ISBN 84-87334-20-2

Eksteraj ligiloj redakti