Brunejo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Brunejo en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 6 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 2008. Antaŭe, en 1988 jam oficialulo de la lando partoprenis la olimpikon, sed neniu sportisto. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis brunejaj partoprenantoj. En 2010 Brunejo estis unu el tri lastaj landoj, kun Sauda Arabio kaj Kataro, kiuj ĝis tiam neniam sendis virinajn sportistojn. Post forta premo de la Internacia Olimpika Komitato en 2012 fine la hurdistino Maziah Mahusin rajtis partopreni la olimpikon de Londono.

La olimpika flago
emblemo de la olimpika komitato
emblemo de la olimpika komitato

La teamo ĝis la stato de 2021 neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Bruneja Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti