Brunkapa hilofilo
La Brunkapa hilofilo (Hylophilus brunneiceps) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.
Brunkapa hilofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunkapa hilofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hylophilus brunneiceps (Sclater, 1866) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Temas pri specio kun olivverdecaj supraj partoj, krom la bruna kapo, kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie brunneiceps signifas precize “kun bruna kapo”, kaj helgrizaj subaj partoj. La beko estas rozkoloreca.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Hylophilus brunneiceps[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.