La Brunkapa koturnoNigrabrusta koturno (Odontophorus leucolaemus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Tiu ĉi estas tre malbone studata specio kaj malfacile videbla pro ties malhelo kaj limigita teritorio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa koturno
Nigrabrusta koturno
Nigrabrusta koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. leucolaemus
Odontophorus leucolaemus
(Salvin, 1867)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en centra montaro de Kostariko sude al kariba marbordo dum norde al ambaŭ deklivaroj en disaj populacioj kaj en Panamo ĉefe al kariba marbordo oriente de la provinco de Kokleo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj el 700 al 1850 m.

Aspekto redakti

Ties plej rimarkinda karaktero estas tre blanka gorĝareo kontrasta kun tre malhelbruna kapo (kio nomigas la specion) kaj nigreca brusto, kio nomigas la specion laŭ la alternativa komuna nomo konfuzebla kun alia specio de koturno. Temas pri malgranda birdo 22 al 26 cm longa kaj 220 gr peza (ĉe la ino) kaj 226 gr (ĉe la masklo). La beko estas forta, nigreca, la iriso malhelbruna. Male al multaj Kokoformaj birdoj, ĉe tiu ĉi specio forestas ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo aŭ nevideblas. La kruroj estas grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj. Ĉe plenkreskuloj, la krono, la nuko kaj la tutaj supraj partoj estas preskaŭ uniforme malhelbrunaj, kun fajna nigra, ruĝeca kaj okra strieco. Pli da nigro en flugilplumoj. La vizaĝo kaj la subaj partoj estas nigrecaj, malhelbrunaj ĉe ventro, flankoj kaj subpugo. En ventro estas blankaj makuletoj. La mentono kaj gorĝo estas tutblankaj, ege kontraste kun la malhelbruna kapo kaj la nigreca brusto.

Kutimaro redakti

Temas pri diskreta kaj timema specio detektebla pro siaj alvokoj mateniĝe kaj krepuske. La grupoj estas kutime de 10 al 15 individuoj kiuj vagadas en subkreskaĵaro de humidaj arbaroj. Ili serĉas nutradon en disaj grupoj kontaktantaj danke al krioj matenaj. Krepuske ili kuniĝas al komunaj dormejoj sur malaltaj branĉoj. Kaze de danĝero ili kuas rapide al ŝirmo kaj malemas ekflugi.

Oni scias malmulte pri la reproduktado de tiu specio. Ili estas probable monogamaj kaj ŝajne parto de plenkreskuloj viglas antaŭneste. Oni trovis neston en Kosta-Riko ĉe deklivo al eta rivero. Temas pri truo inter folioj kies enirejo iras suben. La ino demetas 5 blankajn ovojn kiuj iĝas brunmakulecaj. La kovado daŭras 16 aŭ 17 tagojn. Alvokoj okazas plej intense marte kaj aprilo, sed oni supozas, ke la reprodukta sezono estas ankaŭ en junio.

Referencoj redakti