Bruno PONTECORVO (ruse Бруно Максимович Понтекорво, Bruno Maksimoviĉ Pontecorvo; 22a de aŭgusto 1913 — 24a de septembro 1993) estis itala nuklea fizikisto, dekomenca helpanto de Enrico Fermi kaj aŭtoro de nombraj studoj pri fiziko de alta energio, speciale pri neŭtrinoj. Konvinkita komunisto, li translandigis al Sovetunio en 1950, kie li plue esploris pri la radiado de muono kaj pri neŭtrinoj. La prestiĝa premio Pontecorvo estis instituita por sia memoro en 1995.

Bruno Pontecorvo
Persona informo
Bruno Pontecorvo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1913 (1913-08-22)
en Pizo
Morto 24-an de septembro 1993 (1993-09-24) (80-jaraĝa)
en Dubna
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj rusaitalaanglafranca vd
Ŝtataneco ItalioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)SovetunioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"Universitato de Pizo vd
Partio Komunista Partio de SovetunioFranca Komunista Partio vd
Familio
Gefratoj Gillo Pontecorvo • Guido Pontecorvo vd
Profesio
Okupo fizikisto • nuklea fizikisto • sciencisto vd
Laborkampo nuklea fizikopartikla fizikofizikoesplorado kaj disvolvado vd
Aktiva en Romo vd
Doktoreca konsilisto Enrico FermiFrédéric Joliot-Curie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La kvara de ok infanoj de riĉa jud-itala familio, Pontecorvo studis fizzikon en la Universitato de Romo La Sapienza, sub Fermi, kaj iĝis la plej juna el liaj Knaboj de Via Panisperna. En 1934 li partoprenis en la fama eksperimento de fermi kiu montris la proprecojn de malaltaj neŭtronoj kio kondukos al la malkovro de la nuklea fisio. Li translokiĝis al Parizo en 1934, kie li esploris sub estreco de Irène kaj Frédéric Joliot-Curie. Influita de sia kuzo, Emilio Sereni, li aliaĝis al la Franca Komunista Partio, same kiel faris liaj fratinoj Giuliana kaj Laura kaj frato Gillo. La italiaj kontraŭjudaj leĝoj de 1938 aprobitaj de la reĝimo de la Faŝistoj okazigis, ke la familio lasis Italion por Britio, Francio kaj Usono.

Kiam la Germana Armeo fermis Parizon dum la Dua Mondmilito, Pontecorvo, lia frato Gillo, kuzo Emilio Sereni kaj Salvador Luria fuĝis bicikle. Li finfine foriris al Tulsa, Oklahomo, Usono, kie li uzis sian sciaron pri nuklea fiziko al priserĉado de nafto kaj mineraloj. En 1943, li aliĝis al la brita programo "Tube Alloys" en la Laboratorio de Montrealo, Kanado. Tio iĝis parto de la Projekto Manhatano kiu disvolvigis la unuajn atombombojn. En la Laboratorioj Chalk River, li laboris por la dezajno de nuklea reaktoro ZEEP, nome unua reaktoro ekster Usono kiu iĝis kriza en 1945, sekvita de la reaktoro NRX en 1947. Li ankaŭ esploris pri kosma radiado, radiado de muonoj, kaj kio iĝis lia obsedo, nome la neŭtrinoj. Li translokiĝis al Britio en 1949, kaj tie li laboris por la "Atomic Energy Research Establishment" en Harwell.

Post sia foriro al Sovetunio en 1950, li laboris en la Komuna Instituto por Nuklea Esplorado en Dubna. Li estis proponinta uzi kloron por detekti neŭtrinojn. En artikolo de 1959, li argumentis, ke la elektrona neŭtrino (νe) kaj la muona neŭtrino (νμ) estis diferencaj partikloj. Sunaj neŭtrinoj estis detektitaj pere de la Eksperimento Homestake, sed nur inter unu triono kaj unu duono de la antaŭvidita nombro. Reage al tiu sun-neŭtrina problemo, li proponis fenomenonon konatan kiel neŭtrin-oscilado, per kiu elektronaj neŭtrinoj iĝas muonaj neŭtrinoj. La ekzisto de tiaj osciladoj estis finfine establita pere de la eksperimento Super-Kamiokande en 1998. Li ankaŭ antaŭvidis en 1958 ke supernovao produktas intensajn eksplodojn de neŭtrinoj, kio estis konfirmita en 1987 kiam la Supernovao 1987A estis detektita pere de neŭtrin-detektiloj.

Bibliografio redakti

  • Albright, Joseph; Kunstel, Marcia (1997). Bombshell: the Secret Story of America's Unknown Atomic Spy Conspiracy. New York: Times Books. ISBN 978-0-8129-2861-7. OCLC 38126209.
  • Andrew, Christopher M.; Gordievsky, Oleg (1990). KGB: The Inside Story of its Foreign Operations from Lenin to Gorbachev. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-016605-3. OCLC 22579547.
  • Close, Frank (2010). Neutrino. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-969599-7. OCLC 756279007.
  • Close, Frank (2015). Half-Life: The Divided Life of Bruno Pontecorvo, Physicist or Spy. New York: Basic Books. ISBN 978-0-465-06998-9. OCLC 897001600.
  • Fermi, Laura (1954). Atoms in the Family: My Life with Enrico Fermi. Chicago: University of Chicago Press. OCLC 537507.
  • Gowing, Margaret (1964). Britain and Atomic Energy, 1935–1945. London: Macmillan Publishing. OCLC 3195209.
  • Sudoplatov, Pavel; Sudoplatov, Anatoli; Schecter, Jerrold L.; Schecter, Leona P. (1995). Special Tasks: the Memoirs of an Unwanted Witness, a Soviet Spymaster. Boston: Little, Brown. ISBN 0-316-82115-2. OCLC 30325282.
  • Turchetti, Simone (Decembro 2003). "Atomic Secrets and Governmental Lies: Nuclear Science, Politics and Security in the Pontecorvo case" (PDF). British Journal for the History of Science. 36 (4): 389–415. doi:10.1017/S0007087403005120. JSTOR 4028213. Alirita la 31an de decembro 2019.
  • Turchetti, Simone (2012). The Pontecorvo Affair: a Cold War Defection and Nuclear Physics. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-81664-7. OCLC 711050900.
  • Mafai, Miriam (2012). Il lungo freddo: Storia di Bruno Pontecorvo, lo scienziato che scelse l'Urss. Milan: Bur. ISBN 978-88-586-3839-2.