Bruno de Querfurt

(Alidirektita el Bruno von Querfurt)

Bruno de Querfurt [BRUno, KVERfurt] (naskiĝis 970 en Querfurt, mortis la 9-an de marto 1009 en Prusio) estis sanktulo, apostolo de Prusio, latina episkopo de rusoj, arĥiepiskopo de paganoj (archiepiscopus gentium), kaj grafo.

Sankta
Bruno de Querfurt
Apostolo de Prusio, arĥiepiskopo, grafo
Persona informo
Naskiĝo 970
en Querfurt
Morto 14-an de februaro 1009 (1009-02-14)
en Prusujo
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina • antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Patro Brun 'der Ältere' vd
Patrino Ida vd
Gefratoj Gebhard I. vd
Profesio
Okupo misiisto • ĉefepiskopo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Kanonizo 1024
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1004 - Arĥiepiskopo de paganoj. Predikis en Hungario.

En 1007 li estis en Rusio, baptigis peĉenegojn. En 1008 li estis en Pollando. Dum 1008 - 1009 li predikis kristanismon al prusoj. Li baptigis prusan princon Netimeron, sed estis mortigita la 9-an de marto 1009.

Li estis sanktuligita en la jaro 1024.