Brunvosta cerkomelo

La Brunvosta cerkomelo (Cercomela scotocerca) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas indiĝena de orienta Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en Ĉado, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika seka makiso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunvosta cerkomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. scotocerca'
Cercomela scotocerca
(Heuglin, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel ĉe aliaj membroj de la genro de cerkomeloj, ankaŭ tiu specio havas brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, sed kiel distingilo montras brunecajn brustozonon kaj flankojn, tiele ke la gorĝo estas tre kontraste blanka inter la brustozono kaj la bruna vango separtia per blanka mustaĉostrio el la beko. Krome la vosto estas tute bruna (kio nomigas la specion) anstataŭ kun partaj blankaj aŭ oranĝecaj markoj en la bordo- aŭ vostobazo kiel ĉe aliaj specioj de la genro. La beko kaj la kruroj estas nigraj; ankaŭ la okulo estas nigra, sed krome videblas hela okulringo.

Referencoj redakti