Bruto (agrikulturo)

Bruto estas kvarpieda hejma paŝtobesto (bovo, ĉevalo, porko, ŝafo, kapro, lamo ktp).

Bovino

La homoj komencis malsovaĝigi bestojn, kiam ili transiris de ĉasado al terkultivado kiel ĉefa nutro-fonto kaj tial havis fiksajn loĝlokojn. Dum la tempo, la konduto, vivcirklo, kaj korpa funkcio de brutoj ŝanĝiĝis. Multaj modernaj brutoj ne estas adaptitaj al travivado en sovaĝa medio.

Kaproj kaj ŝafoj estis malsovaĝigitaj ĉirkaŭ 8000 a.K. en Azio, porkoj ĉirkaŭ 7000 a.K. en Mezoriento kaj Ĉinio,[1], kokoj eble ĉirkaŭ la sama tempo,[2] kaj ĉevaloj ĉirkaŭ 4000 a.K.

La praktiko de brutobredado jam grandaparte transformiĝis en intensivan bredadon, ofte priskribatan kiel "fabrikfarmadon"; en Usono pli ol 99% el la brutoj nun estas tenataj tiel.[3] Intensa bredado pliigas la komercan produktadon, sed estigas malbonajn efikojn al besta farto, la medio, kaj publika sano.[4] Brutoj, kaj precipe bovoj kaj ŝafoj, havas aparte grandan influon al agrikultura ellasado de forcejaj gasoj. Pro tiuj maldezirindaj efikoj, kaj ankaŭ pro efikeco, unu prognozo argumentas ke granda malpliiĝo de almenaŭ iuj brutoj (ekz. bovoj) en iuj landoj okazos antaŭ 2030,[5][6] kaj la libro The End of Animal Farming argumentas ke ĉia bredado ĉesos antaŭ 2100.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti