Bruty, hungare Bart, germane Barth estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Bruty
Bruty sk kostol 2.JPG
Administrado
Poŝtkodo 943 55 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 578  (2021) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 55′ N, 18° 35′ O (mapo)47.91666718.583333Koordinatoj: 47° 55′ N, 18° 35′ O (mapo) [+]
Alto 155 m [+]
Areo 20,53 km² (2 053 ha) [+]
Situo de Bruty

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bruty [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Bruty situas en la 4-a regiono
Bruty situas en la bluigita distrikto

SituoRedakti

La vilaĝo situas sur monteto, laŭ flankovojoj. Fervojo funkcias kaj Hron fluas en la proksimeco. Štúrovo troviĝas 22 km-ojn for.

HistorioRedakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1223 en formo Buruth. La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1910 loĝis tie 1168 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 701 da homoj (636 hungaroj, 49 slovakoj).

Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, sportejo.

VidindaĵojRedakti