Buŝehro
urbo de Irano
(Alidirektita el Buŝehr)
Buŝehr aŭ Buŝehro[1] - perse بوشهر, ankaŭ anglalingve latinliterigata Bushehr, france Bouchehr, germane historie Buschir, nun Buschehr, ankaŭ nomata Bandar Buŝehr ("haveno Buŝehr", perse بندر بوشهر), latinliterigata ankaŭ Bandar Būshehr aŭ Bandar-e Būshehr; antaŭe nomita Beh Ardaŝer, Antioĥio en Persio (greke Αντιόχεια της Περσίδος) kaj Buĥt Ardaŝir - estas urbego de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma Provinco Buŝehro. Laŭ la censo de la jaro 2006, la urbo havis 161 674 loĝantojn en 40 771 familioj.
Buŝehr | |||
---|---|---|---|
بوشهر | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | provinco Buŝehro | ||
Poŝtkodo | 75131–75461 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 674 (2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 58′ N, 50° 50′ O (mapo)28.96888888888950.836666666667Koordinatoj: 28° 58′ N, 50° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
TrafikoRedakti
El Buŝehro kuras ĉefvojo, sed baldaŭ ĝi disbranĉiĝas, unu kuras al interno de la lando, la aliaj 2 sekvas la marbordan regionon al sudo, respektive al nordo. Gravas ankaŭ la haveno.
VidindaĵojRedakti
- palaco Malek
FontojRedakti
- WikiTrans
ReferencojRedakti
- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971