Shepherdia argentea

(Alidirektita el Bubalbero)

Shepherdia argentea estas indiĝena planto de meza kaj okcidenta Nordameriko, de la suda Kanado (Alberto, Saskaĉevano, Manitobo) suden al Usono (norda Kalifornio, Arizono kaj Nov-Meksiko).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
bizonbero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rosales
Familio: Eleagnacoj Elaeagnaceae
Genro: Shephardia
Specio: S. argentea
Shepherdia argentea
(Pursh) Nutt.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Shepherdia argentea estas falfolia arbedo, kiu fariĝas 2 ĝis 6 m alta. La folioj staras alterne paraj kaj estas 2–6 cm longaj, ovalaj kaj rondformaj. Ili estas verdaj kun fajnaj arĝentaj silkecaj haroj.

La floroj estas flavaj kaj havas kvar sepalojn kaj neniun petalon.

La frukto estas malhelruĝa drupo 5mm granda; ĝi estas manĝebla sed havas amaretan guston.[2] . La du kulturvariaĵoj, 'Xanthocarpa' kaj 'Goldeneye' havas flavajn fruktojn[3]

Ekologio redakti

La bero estas unu el la ĉefaj nutraĵoj de Pintavosta lagopo de Saskaĉevano. La folioj estas grava furaĝo por la hemiona cervo[4] kaj por la Blankvosta cervo.[5] La arbedo havas dornajn branĉojn kaj la densa habitato donas protekton al multaj malgrandaj bestoj kaj lokon por nestoj de kantbirdoj.[6][7]

Utiligado redakti

Kiel la Kanada bizonbero ankaŭ Sheperdia argentea tradicie estas medicina kaj nutra frukto.[8] En la tradicia medicino la frukto estas uzata kontraŭ stomakoj perturboj.[9]

En la Granda Baseno, oni manĝis la berojn krudaj aŭ sekigitaj por la vintro, sed pli ofte kuiruitaj en aroma saŭco de bizonviando.[10] La bizonbero estas baza nutraĵo de la indianoj, kiuj manĝis la berojn en pudingoj, ĵeleo, kaj en kruda kaj sekigita formo.[11] En la ŝona lingvo la planto nomiĝas añ-ka-mo-do-nûp.[12]

 
natura distribuejo

Referencoj redakti

  1. Germplasm Resources Information Network: Shepherdia argentea Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Jepson Flora: Shepherdia argentea
  3. Brand, Mark H. Shepherdia argentea. UConn Plant Database of Trees, Shrubs, and Vines. University of Connecticut Horticulture. Alirita 2013-12-02.
  4. Silver Buffaloberry. N.D. Tree Handbook. NDSU Agriculture. Alirita 2a de decembro 2013.
  5. Silver Buffaloberry (Shepherdia argentea). Habitat Management Suggestions for Selected Wildlife Species. Montana State University, Animal and Range Sciences. Arkivita el la originalo je 2010-06-10. Alirita 2 December 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-10. Alirita 2022-01-16.
  6. Silver Buffaloberry. United States Department of Agriculture Natural Resources Conservation Service. Alirita 2a de decembro 2013.
  7. Esser,, Lora L. AND ECOLOGICAL CHARACTERISTICS Shepherdia argentea. Fire Effects Information System. USDA Forest Service. Alirita 2a de decembro 2013.
  8. Benfer, Adam. Buffaloberry. Foods Indigenous to the Western Hemisphere. Kansas University American Indian Health and Diet Project. Alirita 2013-12-02.
  9. Phytochemical Composition and Metabolic Performance Enhancing Activity of Dietary Berries Traditionally Used by Native North Americans. U.S. National Library of Medicine, National Institute of Health (2008-01-23). Alirita 2013-12-03.
  10. (1986) William C. Sturtevant: Handbook of North American Indians: Great Basin. Washington D.C.: Smithsonian Institution.
  11. (2001) Wild Berries of the West. Missoula, Montana: Mountain Press Publishing Company. ISBN 0-87842-433-4.
  12. (1911) “The Ethno-botany of the Gosiute Indians of Utah”, Memoirs of the American Anthropological Association Vol II, part 5. Alirita 2007-11-12.. 

Eksteraj ligiloj redakti