Buchlovice (kastelo)

kastelo en Ĉeĥio

Buchlovice estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbeto en suda Moravio, regiono Zlín, 11 km for de Uherské Hradiště. La tuta baroka komplekso konsistas el du kastelaj konstruaĵoj kaj 18-hektara parko. Pro sia arta valoro ĝi havas statuton de nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Buchlovice
ĉeĥe: Zámek Buchlovice
Kastelo
Kastelo Buchlovice
Oficiala nomo: Zámek Buchlovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Parto de Buchlovice
Situo Buchlovice
 - koordinatoj 49° 05′ 02″ N 17° 20′ 13″ O / 49.08389 °N, 17.33694 °O / 49.08389; 17.33694 (mapo)
Aŭtoro Jan Dětřich el Petřvald
Stilo Baroko
Estiĝo 1707
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Buchlovice
Situo de kastelo Buchlovice en Ĉeĥio
Situo de kastelo Buchlovice en Ĉeĥio
Situo de kastelo Buchlovice en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Buchlovice Castle
Retpaĝo: www.zamek-buchlovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Historio de la kastelo ligiĝas al historio de proksima burgo Buchlov – kiu en la 17a jarcento iĝis por nobelaro nekomforta, kio igis tiaman posedanton Jan Dětřich el Petřvald fondi novan kastelon.

La kastelo estas konstruita en stilo de itala baroko laŭ la projekto de Domenico Martinelli kaj temas pri unu el plej belaj tiutipaj kompleksoj en tuta Ĉeĥio. Nobela familio Petřvald estis en la jaro 1800 anstataŭita per familio Berchtold, kiu vivis tie ĝis 1945, kiam la kastelo estis ŝtatigita.

Vidindaĵoj redakti

En la kastelo videblas 18 historie ekipitaj ĉambroj kaj salonoj kun riĉa dekora ornamo kaj valora meblaro en stiloj de baroko, rokoko kaj nova baroko, muzika salonego kaj multaj kuriozaĵoj. En la ĉirkaŭaj ĝardenoj eblas viziti ekspozicion pri fuksioj, ĉasbirdan bredstacion kaj kelan vinotekon kun tradiciaj moraviaj vinoj.

Krome okazas portempaj ekspozicioj, komence de julio estas en la kastelo organizata teatra festivalo (pri aktualaj informoj vidu oficialan retpaĝon).

 

Praktikaj informoj redakti

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, en aliaj monatoj laŭ interkonsento.
  • La trarigardo (nur kun ĉiĉerono) daŭras proksimume 50 minutojn.
  • Pagita parkejo troviĝas 100 m de la kastelo. La kastelo alireblas ankaŭ por rulseĝuloj.
  • La parko estas malfermita tutjare.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti