Buchs AG
Buchs AG estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6539 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Buchs | |
---|---|
Kantono | Argovio |
Distrikto | Araŭo |
Koordinatoj | 47° 23′ 25″ N 8° 4′ 50″ O / 47.39028 °N, 8.08056 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 25″ N 8° 4′ 50″ O / 47.39028 °N, 8.08056 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6539 |
Areo | 5,33 km² |
Alteco | 383 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5033 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
GeografioRedakti
Buchs situas ĉe la bordo de la rivero Suro, kiu du kilometrojn pli norde alfluas al Aro. La komunumo teritorio troviĝas praktike komplete en la ebenaĵo de la suba Suro kaj ĝia orienta parto estas praktike komplete kovrita de la arbaro Suretwald. La komunumaj setlejoj praktike komplete kunkreskis kun la superkonstruita teritorio de la najbaraj komunumoj Araŭo kaj Suhr, kun kiuj ĝi formas aglomeraĵon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 5,33 km², de Hektkiuj 2,25 km² estas kovritaj de arbaro kaj 2,43 km² de konstruaĵoj. La altecdiferenco inter la plej alta punkto, kiu situas sur alteco de 394 m s.m. en Steinfeld en sudokcidento de la komunumo, kaj la plej malalta punkto ĉe la norda komunumlimo ĉe la bordo de la rivero Sure sur alteco de 371 m s.m., estas nur 23 metroj, kio estas por svisaj kondiĉoj tre malmulte.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Buchs limas en oriento al Rupperswil, en sudo al Suhr, kaj en okcidento kaj nordo al la kantonĉefurbo Araŭo.
TrafikoRedakti
Al la publika trafikreto Buchs estas konektita per urba buslino de Araŭo.
La alveturejo Araŭo-Oriento de la svisa aŭtovojo A1 ek de Buchs atingeblas per kvarŝpura ekspresvojo.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Buchs datiĝas el la jaro 1225 kiel Buhse.
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Buchs