Duillier

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bucleis)

Duillier estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1019 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Duillier
Blazono de Duillier
Blazono de Duillier
Blazono de Duillier
Kastelo Duillier
Kastelo Duillier
Kastelo Duillier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 24′ 32″ N 6° 13′ 59″ O / 46.40889 °N, 6.23306 °O / 46.40889; 6.23306 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 32″ N 6° 13′ 59″ O / 46.40889 °N, 6.23306 °O / 46.40889; 6.23306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1019
Areo 4,11 km²
Alteco 466 m super marnivelo
Poŝtkodo 1266
Komunumkodo 5715
Mapo de Duillier
Mapo de Duillier
Situa mapo de Duillier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Duillier situas sur malgranda monteto sude de la Ĵurasa Montaro super la Lago Lemano rekte norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 20 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bucleis kaj Duillier, la vilagexto Changins kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,11 km², de kiuj 6,3% estas kovritaj de arbaro, 75,7% servas por agrikulturo kaj 16,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Duillier limas en nordo al Genolier, en nordoriento al Coinsins, en oriento al Prangins, en sudo al Nyon, en okcidento al Trélex, kaj en nordokcidento al Givrins.

Trafiko redakti

Tra Duillier pasas konekta vojo de Genolier al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas tra la komunuma teritorio, estas Nyon situanta 1,5 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Duillier datiĝas el la jaro 1145 kiel Duelliei. Dum mezepoko diversaj senjoroj inter kiuj la Senjoroj de Dullej menciitaj en la jaro 1145 kaj ek de 1166 la Abatejo Bonmont dividis inter si la teritorion de Duillier. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti