Budaörs

Budaörs [budaorŝ], germane Wudersch estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, (iam en subregiono Budaörs, kies centro ĝi estis), en Distrikto Budakeszi. La nomo signifas Buda-posteno.

Budaörs
urbo
Budaőrs - Kőhegy.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Meza Hungario
Departemento Pest
Distrikto Budakeszi
Adreso Szabadság út 134.

2040 Budaörs

Ĝemelurboj Bretzfeld
Poŝtkodo 2040
Telefonkodo (+36) 23
Kodo laŭ KSH 23278
Retpaĝaro www.budaors.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2013) Tamás Wittinghoff (BFE[1])
Demografio
Loĝantaro 28 045  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 1 224,84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 28′ N, 18° 58′ O (mapo)47.45972222222218.961111111111Koordinatoj: 47° 28′ N, 18° 58′ O (mapo)
Areo 23,59 km² (2 359 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Budaörs
Situo de Budaörs

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Budaörs [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Budaörs en 1960

SituoRedakti

Budaörs situas ĉe montoj, kontaktiĝanta kun Budapeŝto. Ĝi havas fervojon al Vieno, krome aŭtoŝoseojn al Balatono (M7), Vieno (M1) kaj (M0), kiu ĉirkaŭas Budapeŝton. Iam interurba tramo trafikis el la ĉefurbo, nun nur ĉefurbaj aŭtobusoj. Ĝis 1950 tie estis la budapeŝta aerodromo. Nuntempe sportaj flugmaŝinoj uzas ĝin.

 
Apud Budaörs vendejcentro troviĝas

HistorioRedakti

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj alvenis are ŝvaboj, apogantoj de la Habsburgoj. En 1921 okazis bataleto: eksreĝo Karlo la 4-a vagonare alvenis por fari puĉon. La kontraŭreĝaj fortoj estis malmultaj, kaj ili detruis la relojn. Komenciĝis pafado, sed Karlo diris: sufiĉas el la batalo kaj kapitulacis spite la fortosuperecon. En 1945 okazis longa kaj kruela sieĝo de la ĉirkaŭaĵo. Poste la ŝvaboj estis deportitaj al Germanio.

Dum la socialisma erao are konstruiĝis 10-etaĝaj domoj. Apud la urbo vendejcentro troviĝas. Oni planas metroon el Budapeŝto.

VidindaĵojRedakti

FamulojRedakti

EsperantoRedakti

Estas delegito de UEA tie.

ĜemelkomunumojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Budaörs települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2012. január 15.)
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
 
Urbodomo de Budaörs
 
Luterana preĝejo de Budaörs