United Buddy Bears

(Alidirektita el Buddy Bears)

United Buddy Bears estas internacia arto-projekto.

Buddy Bear ĉe strato en Berlino
United Buddy Bears en Parizo 2012
Rio-de-Ĵanejro
Copacabana 2014

Sub la devizo «Ni devas interkonatiĝi pli bone, por ke ni povas interkompreniĝi pli bone, fidi pli unu la alian kaj kunvivi pli bone», la urso-figuroj United Buddy Bears faras mondan turneon por varbi pri paca kunvivado. La ĉirkaŭ 140 Buddy-ursoj (el kiuj ĉiu estas 2 metrojn granda) reprezentas la saman nombron de landoj agnoskitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Pli ol 30 milionoj da homoj vizitis la ekspozicioj ĝis nun.

Ĝisnunaj stacioj de la monda turneo estis redakti

2002/2003: Berlino
2004: Kitzbühel, Honkongo, Istanbulo
2005: Tokio, Seulo
2006: Sidnejo, Berlino, Vieno
2007: Kairo, Jerusalemo[1]
2008: Varsovio, Stutgarto, Pjongjango
2009: Bonaero, Montevideo[2]
2010: Berlino, Astano, Helsinko
2011: Sofio, Berlino[3], Kuala-Lumpuro
2012: Nov-Delhio, Sankt-Peterburgo, Parizo[4]
2014: Rio-de-Ĵanejro [5][6]
2015: Havano[7], Santiago de Ĉilio
2016: Ĝorĝtaŭno (Penango)
2017/2018: Berlino[8]
2018: Rigo[9]
2019: Gvatemalurbo[10]

kaj multaj pli.

La mesaĝo de la United Buddy Bears redakti

La United Buddy Bears staras kune "mano en mano", varbante pri toleremo kaj interkompreniĝo inter popoloj, kulturoj kaj religioj.

Arto kaj kulturo redakti

Ĉiu Buddy-urso estis kreita individue de artisto por ties hejmlando. La gaja kunestado de la urso do estigis grandan artaĵon, kiu esprimas vivĝojon. Danke al la diversaj formoj de la ursoj, tipaj de la diversaj landoj, la ekspozici-vizitantoj spertas vojaĝon tra la terglobo.

Helpo por infanoj: Per donacoj kaj la aŭkciado de Buddy-ursoj, ĝis nun kuniĝis pli ol 2,2 milionoj da eŭroj favore al UNICEF kaj lokaj infanhelpaj organizaĵoj.

Subteno redakti

La ekspozicioj estas, kaj estis, subtenataj de UNICEF-ambasadoroj (Peter Ustinov, Jackie Chan, Mia Farrow, Ken Done), politikistoj (ja japana ĉefministro Koizumi Jun'ichiro, la germana prezidento Horst Köhler, la urugvaja prezidento Tabaré Vázquez) kaj internaciaj entreprenoj (la ŝipveturiga entrepreno "Reederei Hamburg Süd", la logistika entrepreno Schenker).

Galerio redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti