Budhismaj tekstoj estas tiuj religiaj tekstoj kiuj apartenas al la Budhisma tradicio. La unuaj Budhismaj tekstoj estis dekomence disvastigitaj parole fare de la Budhistaj monaĥoj, sed estis poste verkitaj kaj komponitaj kiel manuskriptoj en variaj Hindarjaj lingvoj (kiel Palia, Gandara, kaj Budhisma Hibrida Sanskrito) kaj kolektita en variaj Budhismaj kanonoj.[1] Tiuj estis poste tradukitaj al aliaj lingvoj kiel la Budhisma ĉina (fójiào hànyǔ 佛教漢語) kaj klasika tibeta kiam Budhismo disvastiĝis ekster Hindio.[1]

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Priskribo redakti

Budhismaj tekstoj povas esti kategoriigitaj laŭ nombraj sistemoj. La okcidentaj terminoj "skribaj" kaj "kanonaj" estas aplikitaj al Budhismo laŭ malfirmaj manieroj fare de okcidentaj fakuloj: por ekzemplo, unu aŭtoritato referencas al "skribaĵoj kaj aliaj kanonaj tekstoj", dum alia diras, ke skribaĵoj povas esti kategoriigitaj en kanonaj, komentariaj, kaj pseŭdo-kanonaj. Budhismaj tradicioj ĝenerale dividis tiujn tekstojn per siaj propraj kategorioj kaj dividoj, kiel inter buddhavacana "vorto de Budho," multaj el kiuj estas konataj kiel "sutroj", kaj aliaj tekstoj, kiel "ŝastroj" (traktaĵoj) aŭ "abidarmo".[1][2][3]

Tiuj religiaj tekstoj estis verkitaj en diversaj lingvoj, metodoj kaj skribsistemoj. Parkeri, deklami kaj kopii tiujn tekstojn estis vidita kiel spirite valora. Eĉ post la disvolvigo kaj adoptado de presado fare de Budhismaj institucioj, Budhistoj plue kopiis ilin mane kiel spirita praktiko.[4]

Dum klopodo konservi tiujn skribaĵojn, aziaj Budhismaj institucioj estis ĉe adoptado de ĉinaj teknologioj rilate al librofarado, inklude paperon, kaj lignoblokan presadon kio estis ofte deplojita grandskale. Pro tio, la unua survivanta ekzemplo de presita teksto estas Budhisma ĉarmo, la unua presita libro estas la Budhisma Diamanta Sutro (c. 868) kaj la unua mankolorita presaĵo estas ilustraĵo de Guanjin datitaj el 947.[5]

Tekstoj redakti

 
Folio el manuskripto de Aṣṭasāhasrikā Prajñāpāramitā Sūtra priskribante Ŝadakŝari Lokesvara, de komenco de la 12-a jarcento; netravidebla akvarelo sur palmofolio.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2
     • . The Buddha and Buddhist sacred texts. British Library (23a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 12a de Novembro 2020. Alirita 23a de Septembro 2021.
     • . Translation and Transmission of Buddhist texts. British Library (23a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2021. Alirita 23a de Septembro 2021.
     • . The Development of the Buddhist Canon. British Library (23a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 7-a de aprilo 2021. Alirita 23a de Septembro 2021.
  2. Macmillan Encyclopedia of Buddhism (Volume One), p. 142
  3. Bechert & Gombrich, World of Buddhism, Thames & Hudson, London, 1984, p. 79
  4. Lyons, Martyn, Books: A Living History, J. Paul Getty Museum, 2011, p. 33
  5. Kieschnick, John (2003) "The Impact of Buddhism on Chinese Material Culture" pp. 177-181. Princeton University Press

Bibliografio redakti

  • The Rider encyclopedia of eastern philosophy and religion. London, Rider, 1989.
  • Nakamura, Hajime. 1980. Indian Buddhism: A Survey with Bibliographical Notes. 1st edition: Japan, 1980. 1st Indian Edition: Delhi, 1987. ISBN 81-208-0272-1
  • Skilton, Andrew. A concise history of Buddhism. Birmingham, Windhorse Publications, 1994.
  • Warder, A. K. 1970. Indian Buddhism. Motilal Banarsidass, Delhi. 2nd revised edition: 1980.
  • Williams, Paul. Mahayana Buddhism : the doctrinal foundations. London, Routledge, 1989.
  • Zürcher, E. 1959. The Buddhist Conquest of China: The Spread and Adaptation of Buddhism in early Medieval China. 2a eldono. Represo, kun aldonoj kaj korektoj: Leiden, E. J. Brill, 1972.
  • Susan Murcott. The First Buddhist Women Translations and Commentary on the Therigatha, 1991.

Eksteraj ligiloj redakti