Budho predikanta sian unuan predikon (Sarnato)

skulptaĵo de la 5-a jarcento el Sarnato, Barato

La Budho predikanta sian unuan predikon estas ŝtona skulptaĵo de la 5-a jarcento n.e., montranta Budhon Gotamon en la «instruada pozicio» aŭ dharmachakra pravartana mudrā.[1] La reliefo estas alta 5' 3", kaj estis elfosita ĉe Sarnato, en Barato, fare de F. O. Oertel dum la elfosada sezono de 1904‒1905 de la arĥeologia servo de Barato (ASB); ĝi estis trovita en areo je la sudo de la Dhamek-a stupao.[2]

Budho predikanta sian unuan predikon
La Budho en la muzeo de Sarnato, en la instruada pozo.
La Budho en la muzeo de Sarnato, en la instruada pozo.
La Budho en la muzeo de Sarnato, en la instruada pozo.
skulptaĵo [+]

Lando Barato
ŜtatoUtar-Pradeŝo
Koordinatoj25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)25.38111111111183.021388888889Koordinatoj: 25° 22′ 52″ N, 83° 1′ 17″ O (mapo)

Alteco5'3" m

Materialogrejso

Kreado5-a jarcento n.e.

Publikoalirebla por la publiko

Nuna lokoMuzeo de Sarnato, Barato
Registro-kodoB(b)181

Budho predikanta sian unuan predikon (Utar-Pradeŝo)
Budho predikanta sian unuan predikon (Utar-Pradeŝo)
DEC
Budho predikanta sian unuan predikon
Budho predikanta sian unuan predikon
Lokigo de Utar-Pradeŝo en Barato
Stuo en ŝtato Utar-Pradeŝo de Barato.

Map
Budho predikanta sian unuan predikon
vdr

Produkto de la loka Sarnata lernejo pri skulptaĵo, ĝi estas montrata ĉe la arĥeologia muzeo de Sarnato — la unua surloka muzeo de la ASB — ekde la tempo de la kompletiĝo de la muzeo, en 1910. Ĝi estas la plej fama el la bildoj pri Budho montrantaj ĉi tiun temon, «tipo konsiderita ĉefmodelo en la Sarnata lernejo pri budhisma arto»[1][3] kaj estas priskribita de Denise Leidy kiel «prave unu el la plej famaj reprezentadoj de la Budho en la azia arto»[4] kaj de Robert E. Fisher kiel «la plej fama Gupta bildo [pri Budho]».[5]

Priskribo redakti

La skulptaĵo portretas la Budhon donanta la faman «predikon en la cerva parko» ĉe Sarnato, kie la Budho iniciatis siajn instruadojn, kiu estas registrita sur la Pali Dhammacakkappavattana Sutta. En ĉi tiu skulptaĵo, la Budho staras sidita en la padmāsana pozicio (la tiel-nomata «lotusa pozicio»),[6][7] kun siaj manoj en la dharmachakra pravartana mudra, laŭvorte la mudra de «turni la radon de darmo», per instruadi.[7][8] Li estas liveranta la unuan predikon al la kvin disĉiploj montritaj, laŭ multe pli malgranda skalo, malsupre, kun la Darmorado en la centro.[7] La rado estas flankita de obeemaj cervoj, simbolantaj la cervan parkon (Mrigadava) apud Sarnato, kie la evento okazis.[2][6]

La kvin disĉiploj estis Kaundinya, Assaji, Bhaddiya, Vappa kaj Mahanama, kiuj ĉiuj estis bramanoj kaj ekkonis Sidarton pasintece. Ili estas konataj kiel la monaĥoj Pañca bhadravaggiyā.[2] Krom la jam-menciitaj kvin, ankaŭ aperas sur-genue virino kaj infano. La trono havas mitajn bestojn, kiel la makara kaj la vyala (shardula), sur ĉiu flanko, kiel postulita de la tiamaj artaj konvencioj. Sur ambaŭ flankoj de la ronda plibeligita nimbo, aperas fluganta deva portanta pleton de floroj.[2]

Sarnato estas intime konektata al la Darmorado, rada simbolo en budhismo. La leona kapitelo de Aŝoko originale subtenis grandan darmoradon, kiu estis subtenita per la kvar leonoj. Dum la elfosaĵoj, oni trovis la rompitan ŝtonon de la darmorado.[9] La Darmorada Jina Vihar, granda bikŝuejo aŭ monaĥejo, kiu estis la lasta strukturo konstruita antaŭ la ruiniĝo de Sarnato, estis konstruita fare de Kumaradevi el la Pala familio, unu el la edzinoj de la Gahadavala reĝo Govindaĉandra (ĉ. 1114–1155 n.e.).

En la arta literaturo redakti

 
1905, elfosaĵo en Sarnato, kun la leona kapitelo de Aŝoko (centre) kaj la Dharma-chakra-pravartana skulptaĵo pri Budho (dekstre).

Inter la centoj de Budhaj bildoj produktitaj fare de la Sarnata metiejo, sendube la plej bone konata estas ĉi tiu Dharmachakrapravartana bildo, montranta la unuan predikon predikita ĉe la cerva parko apud Sarnato. John Huntington analizis ĉi tiun skulptaĵon detale; li skribis: «Nenie en la tuta budhisma arto ekzistas pli klare kaj specife vortumita vizion de la evento ol ĉi tiu bildo [...] La bildo estas ankaŭ tre nuanc-riĉa kaj al la konscia observanto rivelas vaste kompleksan budhisman mesaĝon, legenda je pluraj niveloj.»[6]

Catherine Becker skribas: «Ĉi tiu Gupta-perioda prezentado de la Budho, turnanta la radon de darmo en la cerva parko ĉe Sarnato, estas prave unu el la plej famaj Budhaj bildoj de la antikva suda Azio — laŭkanona ekzemplo de la ‹ora aĝo› de la Gupta skulpt-arto.»[10]

Laŭ Robert E. Fisher, «al ni estas montrata figuro de granda spirita graveco, ege malproksima de la pli fruaj, pezaj yaksha-derivitaj bildoj. Nun la atento estas direktita al la signifo de la fido, anstataŭ ol al la persono de la Budho. Lia formo estas tre abstrakta, fremdaj detaloj estas forigitaj kaj nia atento estas altirita al la koncentrata rigardo kaj al la vizaĝo kaj al la manoj, areoj ĉirkaŭigitaj per glata ne-beligitaj surfacoj. Ĉi-ecoj kombiniĝas por liveri signifon etendanta preter la epizodon de la unua prediko, kaj sur la transcendajn dimensiojn de Mahajana budhismo. La transcenda efiko egalas tiun trovebla en la kolosaj bildoj de Kanheri kaj de Bamijano, sed sen la uzo de grandegaj dimensioj».[11]

Krishna Dev, ankaŭ konata kiel David Berry Knapp, la urbestro de Rajneeshpuram, Oregono, priskribis la skulptaĵon jene: «Ĉi tiu elstara bildo elradias la fortegan rezolutecon kaj la forton de la Mastro, kombinitaj kun kompleta egalanimo, kompato kaj dolĉa graco. La inspirita artisto de ĉi tiu majstroverko kaptis la momenton kiam la granda instruisto — kiu atingis la plej Alta Enlumigo post ses jaroj de streĉa ekzercado — sentis sin plenigita per kompato pri la suferanta homaro kaj konsente ekturnis la Radon de Leĝo [...] La tiamaj momentoj de la Unua Prediko kaj de la fondiĝo de la budhisma Sangha estas iĝas eternaj per ĉi tiu unika skulptaĵo [...] Kombinanta elementa forto kun mola graco kaj subtila delikateco kun transcenda sublimado, ĉi tiu luma bildo efektive estas majstroverkon de la barata, ne!, de la monda arto, inkluzivante la noblajn instruadojn de la Mastro Budho.»[12]

Radha Kumud Mookerji, naskita en 1884, naciista historiisto pri Barato, skribis originale en 1947: «La Sarnata sidanta bildo pri la Budho dum la agado de sia unua predikado estas konsiderita kiel unu el la majstroverkoj de la barata arto kaj de ties Gupta stilo markita de ties simbolaro.»[13]

Kopio ĉe la Mulagandhakuti Vihara redakti

 
Mulagandhakuti Vihara
 
La kopio ĉe la Mulgandha Kuti Vihar.

Post la elfosaĵoj, nova konstruo de templo estis komisiita fare de la societo Maha Bodhi, en 1931. La freskoj sur la muroj estas pentritaj de la konata japana pentristo, Kosecu Nosu.[14] La fokusa punkto de la templo estas orita kopio de la fama skulptaĵo pri la Budho en la Dharmachakra Pravartana mudra. Anagarika Dharmapala, la fondinto de la societo Maha Bodhi, aktive gvidis la konstruon de la sanktejo.

Kopioj de la Sarnata Budho redakti

La bildo estas foje simple konata kiel «la Budho de Sarnato». Tio ĉi estas unu el la plej reproduktitaj Budhaj bildoj. Aliaj bildoj verŝajne influitaj de ĝi inkluzivas la jenajn:

  • Birla Mandir Delhi Budho Vihar, inaŭgurita fare de Mahatma Gandi en 1939.
  • Sur unu vizaĝo de la Raĝagriha Vishwa Shanti stupao.
  • Barato donacis Budhon alta 16 futojn al Sri-Lanko, poste instalita ĉe la sankta templo Sri Dalada Maligawa en Kandi en 2010.[15]
  • Kopio ĉe la Tempio de la blanka ĉevalo de Lŭojango, ene de kopio de la stupao de Sanĉio (Yindufodian).[16]
  • Kopio ĉe la templo Palelai, Singapuro.
  • Templo Poh Ern Shih, Singapuro
  • Antikva sandstone kopio trovita ĉe urbero de Udupi, en 2021.[17]

Malgranda tiel kiel grandaj kopioj el ligno, marmoro, bronzo, terakoto kaj plastro estas ĝenerale reproduktitaj kaj venditaj en Barato kaj eksterlande sub la termino «Sarnata Budho».

Bildgalerio pri kopioj kaj similaj artefaktoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eck, Diana L. (1982) (in en), Banāras, City of Light, New York: Alfred A. Knopf, p. 63, (ISBN 0-394-51971-X), "En la plej fama el tiuj bildoj en la muzeo de Sarnato, la Budho sidas kruc-krure, siaj membroj laŭ la perfektaj proporcioj preskribitaj de la ikonometrio de la tago, la manoj en instrua pozo, la okuloj mallevitaj, duonfermitaj dum meditado, sia kapo antaŭ bele-ornamita cirkla nimbo." 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Sahni, Daya Ram. (1914) Catalogue of the Museum of Archaeology at Sarnath (angle). Kolkato: Superintendent of Government Printing, p. Sculure B(b) 181, es 70–71.
  3. Pal, Pratapaditya, Light of Asia : Buddha Sakyamuni in Asian art (angle), p. 109 (citaĵo), 1984, LACMA, Internet archive. Pal diskutas similan skulptaĵon en Kolkato, kiun li priskribas kiel «ne same konata kiel la fama kvin-jarcenta bildo konservata en la Sarnata muzeo. [...]»
  4. Leidy, Denise Patry, The Art of Buddhism: An Introduction to Its History and Meaning (angle), p. 50, 2009, Shambhala Publications, (ISBN 9781590306703)
  5. Fisher, 55
  6. 6,0 6,1 6,2 Huntington, p. 89
  7. 7,0 7,1 7,2 Singh, Upinder. (2008) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson Education India, p. 534. ISBN 978-81-317-1120-0.
  8. Huntington, 89
  9. Huntington, pp. 89-91
  10. Catherine Becker, Shifting Stones, Shaping the Past: Sculpture from the Buddhist Stupas of Andhra Pradesh (angle), Oxford University Press, 2014, p. 156
  11. Fisher, 55-56
  12. Dharmachakra Pravartana Image of Buddha at Sarnath, Krishna Deva, The Maha Bodhi Centenary Volume. 1891 - 1991 p. 131-132
  13. Mookerji, Radhakumud (1973) (in en), The Gupta Empire (5 ed.), Delhio: Motilal Banarasidas, p. 142, https://books.google.com/books?id=uYXDB2gIYbwC&pg=PA142 
  14. Kosetsu Nosu: The Japanese Artist who Painted at Sarnath, Satyasri Ukil ([[angle]]), 2010. Arkivita el la originalo je 2022-01-20. Alirita 2022-12-31.
  15. India to gift Buddha statue to Lanka (angle), Sutirtho Patranobis, Hindustan Times, Colombo, December 21, 2010
  16. Buddha in China, from 'Indu' - Sanchi stupa replica promised by Atal nears completion (angle), ASHIS CHAKRABARTI, The Telegraph 31.12.08
  17. Miniature Sculpture Of Saranath Buddha Unearthed ([[angle]]), 25-a majo 2021. Arkivita el la originalo je 2022-12-31. Alirita 2022-12-31.

Literaturo redakti