Budia [BUdja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Budia
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19133
Retpaĝaro [www.budia.es]
Politiko
Urbestro Carlos María de Silva kaj Domínguez de Ávila
Demografio
Loĝantaro 208  (2023) [+]
Loĝdenso 3,37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 2° 45′ U (mapo)40.633055555556-2.75Koordinatoj: 40° 38′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 814 m [+]
Areo 66,10 km²
Budia (Hispanio)
Budia (Hispanio)
DEC
Budia
Budia
Situo de Budia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budia [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

 
Pordego de la preĝejo.
 
Turo.

La loĝanto nomiĝas budiero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 223 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,37 loĝ/km².

Geografio redakti

La vilaĝo estas sur deklivo ĉe diversaj ravinoj kie estis fontoj, inter la altebenaĵo de la Alkario kaj la valo de la rivero Taĵo, baraĵita de la akvorezervejoj de Entrepeñas kaj Buendía. Tie estas belaj pejzaĝoj en medio de kalkoŝtono kaj kontinenta-mediteranea klimato. Estas hegemoniaj galeriaj arbaroj en la fundo de ravinoj, kie estas malgrandaj fruktoĝardenoj; kaj restoj de mediteraneaj arbaroj kaj kultivoj de neirigacia agrikulturo de malferma kamparo en la cetero, kiu estas la plej parto de la municipa teritorio.

Situo redakti

Budia situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 814 m super marnivelo; je 50 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66,10 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°37′59″N 2°45′00″Ok.

Historio redakti

La areo estis jam okupita ekde antaŭromiaj tempoj. La unuaj certecoj venas el ties konkero fare de la Regno Kastilio de la teritorioj ĉe la rivero Taĵo fine de la 11-a jarcento. La setlejo estis parto de la Komunumo de Villa y Tierra de Atienza, kaj kiam tiu subdividiĝis Budia korespondis al Komunumo de Villa y Tierra de Jadraque, ene de la teritorio sexmo de Durón, setlejo lima kun Budia.

Dum la pesto de la 14-a jarcento la senloĝigo de ĝis kvar proksimaj domaroj, kiel El Peral (la pirarbo), kie restis nur la ermitejo, estis profito por la kontinueco de Budia, kiu rezistis kaj alprenis la supervivintojn de la aliaj.

Kun Jadraque, ĝi estis donita en senjorlando al la familio Carrillo [kaRIĝo] en tempo de Johano la 2-a, kaj same estis en 1478, en la Graflando de la Cido kiel unu de la titoloj de la familio Mendoza, poste inkludita en la Duklando de la Infantado kies blazonhava domego estis la fama Palaco de la Infantado, de stilo plateresko kiu ankoraŭ konserviĝas en Guadalajara.

La senjora reĝimo ne tuŝis la ĉiutagajn aferojn de Budia, kiuj estis solvitaj de konsilantaro kiu en 1434 atingis reĝan privilegion per kiu oni ekhavis titolon de villa. La rilatoj kun la Dukoj limigis al pago de vasalo Kristnaske (sep aroboj kaj duono da mielo kaj dudek dikaj porkoj).

Dum la jarcentoj de la Moderna Epoko prosperis ties agrikulturaj kaj industriaj aktivaĵoj, inter kiuj fama ledejoj laŭ tradicio fonditaj de judo Don Adán. Krom kvar ermitejoj situaj en diversaj lokoj de la teritorio, la ĉefa kultejo estis la paroĥa preĝejo (Sankta Petro Apostolo), rekonstruita en la 16-a jarcento sur la originalo de la epoko de la reloĝigo post la reconquista; post la detruo de ĝis retablo en la Enlanda Milito elstaras inter ties allogaĵoj la du skulptaĵoj de Pedro de Mena.

Laŭ la jarcentoj oni fiksis la urban modelon, kun pekuliara triangula areo por la Placo kiu iĝos centro de la loka agado. La loĝantaro kaj ties riĉo estis sufiĉaj por elteni hospitalon kaj konventon de karmelaninoj (nome Nia Sinjorino de la Koncipiĝo), nun en ruinoj, kvankam oni konservas kuriozan neĝoĉambron. Dum la konvento estis aktiva, inter 1732 kaj 1835 (ĝis la desamortización), ĝi organizis la fabrikadon de tolaĵoj por la fabrikado de religiaj vestoj, kiuj estis distribuataj tra la ceteraj konventoj de la Ordeno.

La situo en la duoninsula centro ne estis sufiĉa por liberigi Budia de la militaj danĝeroj: en 1710, en la fono de la Batalo de Brihuega (Milito de hispana sukcedo), la armeo de la Arkiduko Karolo de Habsburgo, kiu retiriĝis al Aragono, kantonmentis kvar tagojn en la loko, kiun ili rabadis, per valoro de 44.000 dukatoj (plus 14.000 panbuloj, la trezoro kaj ornamaĵoj de la preĝejo, kaj la bruligo de pli ol 6 000 abelujoj). Tamen, la vilaĝo rekuperiĝis kaj el la 18-a jarcento datas la plej parto de la blazonaj pordegoj nobelaj kun ŝtonaj linteloj kaj diversaj surskribaĵoj.

La Milito de Sendependiĝo (1808-1814), unuflanke nuligis la senjoran reĝimoj, dum aliflanke markis la komencon de la dekadenco de la loĝantaro, kiu post atingi 1 600 loĝantojn poste apenaŭ alvenis al milo post la Enlanda Milito de 1936-1939, periodo kiam Budia restis en la zono de la Respubliko, relative proksime al la milita fronto kaj suferinta la agadon de la frankismaj aviadiloj. La Frankismo vidis la ĉefan senloĝigon, kun amasa elmigrado kiu trionigis la loĝantaron, same kiel la ekonomia agado, malpliigta al agrikulturo kiu je la fino de la periodo mekanikiĝis tiel ke restis nur la nivelo de vivtena ekonomio por tiuj kiuj restis je la kosto de la elmigrado de la majoritato. Influis ankaŭ la terpeckunigo. La antikvaj ledejoj daŭre funkciis sed nur je neindustria skalo, kaj ekzemple liverigis ledon por la bindistoj de la fama pritaŭrluda enciklopedio "Los Toros" de José María de Cossío. En la aktualo, la demografia malpliiĝo pluas, kvankam la pliaĝiĝo de la loĝantaro kontrastas kun la vivigo de triarangaj, turismaj kaj konstruaj aktivaĵoj.

Resume post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 223, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Budia, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Budia kie oni falis al la nunaj 223.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Bildaro redakti

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti