Budleo

ornama planto

Budleo[1] (Buddleja), papiliarbo[1]somersiringo estas ekde 2017 la unusola plantgenro de la tribo Buddlejeae ene de la familio Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La plej konata specio estas Buddleja davidii. Ĝiaj kultivaroj estas disvastigitaj en la moderaj regionoj kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Budleo
= Buddleja davidii kulturvario ‘White Profusion’
= Buddleja davidii kulturvario ‘White Profusion’
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Lamialoj “ Lamiales “
Familio: Skrofulariacoj ” Scrophulariaceae ‘’
Genro: Budleo Buddleja
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de
A. Buddleja brasiliensis: habito.
B–E. Buddleja globosa: B. habito. C. floro. D. petaloj w/ stamenoj. E. ovario.
F/G. Buddleja americana: F. floro. G. petaloj.
H. Buddleja asiatica: Habito.
J/K. Buddleja lindleyana: floro.
L. Buddleja salviifolia: floro.
M/N. Buddleja japonica: fruktoj.
el Hans Solereder: Loganiaceae en: Engler, Prantl (eld..): La natürlichen Pflanzenfamilien ... IV. parto departemento Leipzig inter 1892 kaj 1895.
 
sekcio Chilianthus: branĉo kun alterne starantaj folioj de Buddleja saligna
 
ilustraĵoj el Flore des serres et des jardins de l’Europe, volumo 14 de Buddleja colvilei
 
sekcio Alternifoliae: eltranĉaĵo de floraro de Buddleja forrestii kun kvarnombra floro en detalo
 
ilustraĵo el Curtis's Botanical Magazine, London., volumo 137 (= serioj 4, volumo 7), tabulo 8401 de Buddleia officinalis
 
sekcio Nicodemia: fruktoj de Buddleja madagascariensis
 
sekcio Alternifoliae: kapsulfrukto de Buddleja asiatica
 
sekcio Alternifoliae: semoj de budleo (Buddleja davidii)

Habito redakti

Budleoj-specioj estas lignaj plantoj. Ili kreskas kiel duonarbustoj, arbustoj, malofte kiel arbojlianoj. La branĉoj estas en sia transversa sekco ronda, kvareĝa aŭ kvarala. La ritidomo havas sulkojn. La supergrundaj partoj de la planto havas triĥomojn.

Folioj redakti

Plej ofte la folioj staras alternante. La flortigetoj ofte estas relative mallongaj. La folirandoj estas glataj, noĉitaj aŭ dentaj. La planto havas nervuron kiel la siringo. La stipulo similas al folioj.

Floraroj kaj floroj redakti

La terminale kaj flanke starantaj floraroj havas diversajn formojn., tamen ofte kiel grapolo. Ili povas esti kompaktaj aŭ malkompaktoj, kelkfoje ili konsistas el cumoj.

Fruktoj kaj semoj redakti

La kaliko restas ĝis la maturiĝo de la frukto. La malgrandaj, malofte ĝis longeco de 1,5 milimetroj oblongaj semoj havas karnecan endospermon kun rekta embrio.

Sistematiko kaj disvastigejo redakti

Taksonomio redakti

La genron Buddleja kreis en 1753 la sveda botanikisto Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo. 112. tipospecio estas Buddleja americana L. la genronomo Buddleja honoras la anglan klerikulon kaj botanikiston Adam Buddle (1660–1715). La botanika genronomo estas konfuzita. La moderna formo de la familia nomo „Buddle“ estu Buddleia. Sed Linné jam uzis 1753 kaj 1754 Buddleja. En la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj oni fiksis en la eldono de 2006 (artikolo 60, 60.5), ke ni sekvu la skribmanieron de Linné.

Sinonimoj por Budleo L. estas : Adenoplea RADLK., Adenoplusia RADLK., Buddleia L. orth. var., Chilianthus BURCH., Nicodemia TEN.,TORR.

Ekstera sistematiko redakti

La genro Buddleja apartenas al la tribo Buddlejeae en la familio Skrofulariacoj. La tribon Buddlejeae prilaboris Chau et al. en la jaro 2017, pligrandigante la genron Buddleja. Ekde tiam ĉiuj specioj de la tribo Buddlejeae apartenas al la genro Buddleja, kiu estis starigita fare de Friedrich Gottlieb Bartling en la jaro 1830 en Ordines Naturales Plantarum eorumque characteres et affinitates adjecta generum enumeratione, paĝo 172. Sinonimoj de Buddlejeae BARTL. estas : Buddlejeae JUSS., Buddlejaceae K.WILH.

Subsekcio de la genro Buddleja kun la specioj kaj ilia distribuo redakti

En la tropikaj, subtropikaj kaj moderaj regionoj de la Nova mondo ekzistas ĉ. 66 specioj, kaj en la malnova mondo ĉ. 42 specioj. En Ĉinio ekzistas minimume 22 specioj kaj kvin hibridoj. Malmultaj specioj estas neofitoj en kelkaj regionoj, ekzemple en Eŭropo.

 
sekcio Alternifoliae: floraro de Buddleja albiflora
 
sekcio Alternifoliae: Buddleja alternifolia
 
sekcio Alternifoliae: floraro de Buddleja colvillei kun floroj en detalo
 
sekcio Alternifoliae: Buddleja crispa
 
sekcio Alternifoliae: branĉoj kun folioj kaj floraroj de Buddleja delavayi
 
sekcio Buddleja: floraro de Buddleja americana
 
sekcio Buddleja: folioj kaj floraroj de floraroBuddleja araucana
 
sekcio Buddleja: Buddleja globosa)
 
Sekcio Buddleja: Floraroj de Buddleja longifolia
 
Sekcio Buddleja: Blütenstand von Buddleja marrubiifolia
 
sekcio Buddleja: Floraroj de Buddleja tubiflora
 
Sekcio Buddleja: du floraroj de Buddleja utahensis
 
sekcio Chilianthus: folioj kaj floraroj de Buddleja auriculata
 
Sekcio Chilianthus: habito, folioj kaj floraroj de Buddleja dysophylla
 
Sekcio Gomphostigma: habito kaj floroj de Buddleja virgata
 
Sekcio Nicodemia: habito kaj floraroj de Buddleja madagascariensis
 
Sekcio Salviifoliae: floraro kaj folioj Buddleja salviifolia
 
Incertae sedis: Habito, Laubblätter und Floraroj von Buddleja glomerata

Eritreo, Etiopio, Sauda Arabio, Somalia, en Jemeno, en Kenjo und Tanzanio.

  • Sekcio Pulchellae J.H.CHAU: ĝi estis starigita en 2017 kun la tipospecio: Buddleja pulchella N.E.BR.: la floraro estas grapolo. La petaloj estas blankaj aŭ flavaj ĝis heloranĝkoloraj. Ĝi konsistas el unu specio kaj hejmas de orienta ĝis suda Afriko.
  • Sekcio SalviifoliaeJ.H.CHAU: la sekcio estas starigita en 2017 kun la tipospecio Buddleja salviifolia (L.) LAM. La floraro estas paniklo. La petaloj estas blankaj aŭ lilakaj ĝis purpurkoloraj. Ĝi enhavs nur unu specion, kiu disvastiĝas en orienta ĝis suda Afriko.
  • Incertae sedis: unu specio ne povis esti enordigita laŭ Chau et al. 2017 al la sekcio.

Uzado redakti

papilio ] (Papilio machaon) suĝante al la floroj de la kultivaro de Buddleja davidii

De kelkaj budleaj specioj kaj hibridoj estas uzataj kultivaroj, ekzemple de Buddleja alternifolia, Buddleja auriculata, Buddleja colvilei, Buddleja crispa, Buddleja fallowiana, Buddleja globosa, Buddleja lindleyana, Buddleja madagascariensis, Buddleja nivea, Buddleja saligna, Buddleja salviifolia, Buddleja ×weyeriana, precipe la kultivaroj de Buddleja davidii, kiel ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ekzistas centoj da kultivaroj kaj hibridoj. Papilion kaj aliajn insektojn allogas la odoro de kelkaj budleoj.

Kelkaj specioj, ekzemple Buddleia asiatica (ĉina: bai bei feng), Buddleja crispa (ĉina: 皱叶醉鱼草 zhou ye zui yu cao), Buddleja davidii (ĉina: 大叶醉鱼草 da ye zui yu cao), Buddleja fallowiana (ĉina: 紫花醉鱼草 zi hua zui yu cao), Buddleja lindleyana (ĉina: 醉鱼草 zui yu cao), Buddleja madagascariensis (ĉina: 浆果醉鱼草 jiang guo zui yu cao), Buddleja officinalis (ĉina: 密蒙花 mi meng hua) estas uzataj en tradicia ĉina medicino kiel kuracplanto. Ekzemple Buddleja coriacea kaj Buddleja incana estas uzataj en popola medicino. La medicina efiko de Buddleia asiatica, Buddleja officinalis kaj Buddleia paniculata estis esploritaj. Buddleja davidii estas uzata kiel tinktura planto.

Sekigitaj kaj muelitaj plantpartoj de Buddleia asiatica estas uzata por fari likvoron. Buddleia asiatica estas uzata ankaŭ por fari parfumon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ [1]

Literaturo redakti

  • Antony J. M. Leeuwenberg: The Loganiaceae of Africa XVIII Buddleja L. II, Revision of the African & Asiatic species. H. Veenman & Zonen, Wageningen, Nederland, 1979.
  • Bingtao Li, Antony J. M. Leeuwenberg: Loganiaceae.: Buddleja, S. 329 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 15: Myrsinaceae through Loganiaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1996, ISBN 0-915279-37-1. (Abschnitte Beschreibung, Verbreitung und Systematik)
  • E. Norman: Buddlejaceae. In: Flora Neotropica Monogr., Volume 81, 2000, 169 Seiten.
  • John H. Chau, Nataly O’Leary, Wei-Bang Sun, Richard G. Olmstead: Phylogenetic relationships in tribe Buddlejeae (Scrophulariaceae) based on multiple nuclear and plastid markers. In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 184, Issue 2, Juni 2017, S. 137–166. COI:10.1093/botlinnean/box018