Buganvila megalurulo

(Alidirektita el Buganvila makisbirdo)

La Buganvila megaluruloBuganvila makisbirdo (Megalurulus llaneae) estas birdospecio iam lokata en la familio de Silviedoj, lastatempe ne ŝajnas proksima rilata al la tipaj silvioj; probable ili apartenas al la ĵus agnoskata silvieca familio de Megaluredoj. Tiu specio estas endemia de Papuo-Nov-Gvineo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buganvila megalurulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurulus
Specio: 'M. llaneae'
Megalurulus llaneae
(Hadden, 1983)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio ĝenerale bruneca, tre malhelbruna al nigreca supre kaj ruĝecbruna sube kun malhela traokula strio kaj tre markata helbruna larĝa strio superokula.

Megalurulus llaneae estas endemia de Bougainville (kio nomigas la specion) en Papuo-Nov-Gvineo. La nuraj definitivaj vidaĵoj estis el ĉirkaŭ 1,500 m en la Teritorio de Kronprinco en la sudo de la insulo. Tamen kanto eble de tiu specio, estis aŭdata pli amplekse, inklude la Monton Balbi en la nordo kaj suben ĝis 900 m. Kvankam ĝi havas malgrandan teritorion kaj supozeble malgrandan populacion (2,500 al 10,000 sed malpliiĝante en teritorio de ĉirkaŭ 48 km²), tiu aŭstralazia specio ne estas minacata pro biotopoŝanĝoj, sed povus suferi riskon pro enmetitaj predantaj mamuloj (ĉefe ratoj kaj katoj).

La nestoj ŝajne estas konstruitaj el radiketoj kaj filikarbaj fibroj kun interno kovrita de pli palaj fibroj.

Referencoj redakti